Tabakfumado

Procento de viroj fumantaj tabakan produkton

Tabakfumado estas fumi ardantan cigaredon, cigaron aŭ tabakon en pipo. Indianoj uzis la tabakon eĉ por siaj ceremonioj (ekz. pacopipo) kaj ili kredis je ties kuraca efiko. Kristoforo Kolumbo kaj aliaj fruepokaj malkovristoj kunportis la tabakplanton al Eŭropo. Spite al la sociaj, teologiaj kaj nunaj kuracistaj kontraŭargumentoj, tiu kutimo disvastiĝis. Tabako havas ankaŭ malgrandan narkotikan efikon. Ĝin kaŭzas la nikotino kaj la parencaj alkaloidoj.

Procento de inoj fumantaj tabakan produkton. Notu, ke estas diferenco inter la gradoj uzataj por maskloj kaj la gradoj uzataj por inoj.[1]

Fumado estas danĝera, ĉar ĝi povas malsanigi la fumanton (ekzemple je kancero, bronkito, trombozo, emfizemo, hipertensio, gangreno, impotenteco, astmo, buŝulceroj, denta malsano, kataraktoj, rena malfunkcio) kaj, per tiel nomata pasiva fumado, ĉirkaŭajn homojn. Malgraŭ tiu risko al la publika sano, granda parto de la homaro provas fumadon. Multaj famaj homoj estis ofte videblaj kun cigaredo aŭ alia fumilo en sia buŝo: Che Guevara, Humphrey Bogart, ktp. La kaŭzo estas, ke eĉ tabaka fumado estas iom narkotiko kaj oni ne povas facile lasi ĝin. Iuj fumuloj tamen ĉesigis sian kutimon fumi (ekzemple Majakovskij). Oni eldonas multajn librojn, helpantajn ĉesi, kaj eĉ proponas helpilojn por ĉesi (ekzemple elektran cigaredon).

la Ikona foto de Che Guevara fumante "habanon" (havanan cigaron), 1961.
  1. https://en.wikipedia.orgview_html.php?sq=Yale CELI&lang=eo&q=Tobacco_smoking#CITEREFMPOWER2008

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search