Tabulludo

Tabulludo, Homo, ne koleru!
Moderna tabulludo

Tabulludoj estas ludoj, kiuj uzas tabulon kaj pecojn sur la tabulo. Ili kutime havas formalan neambiguan regularon kaj specifan celon kaj finkondiĉon (malkiel rolludoj, ekzemple). Iuj ludoj ne havas veran tabulon (ekzemple povus esti kaheloj metataj laŭvice sur la tablon), sed sufiĉe similas al aliaj tabulludoj, do estas konsiderataj kiel tabulludoj. Tabulludoj povas enhavi lotecajn pecojn: ekzemple, kartojn, ĵetkubojn ktp. Ili povas enhavi kaŝitajn informojn, kiujn scias ne ĉiuj (aŭ eĉ neniuj) ludantoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search