Tago de transgenra memorado

La tago de transgenra memorado (TdTM), kiu okazas ĉiujare la 20-an de novembro, estas internacia tago por memori tiujn, kiujn oni murdis pro transfobio kaj por atentigi la cisgenran socion pri la daŭra perforto, kiun la transgenra komunumo suferas.

La tago de transgenra memorado estis fondita en 1999 de Gwendolyn Ann Smith, transgenra virino, kiu estas grafika dezajnisto, ĵurnalisto kaj aktivisto, por memorigi la murdon de Rita Hester en Allston, Masaĉuseco. Ekde sia komenco, TdTM okazis ĉiujare la 20-an de novembro, kaj iom post iom evoluis el la TTT-bazita projekto komencita de Smith al internacia tago de agado. En 2010, oni observis TdTM-on en pli ol 185 urboj tra pli ol 20 landoj.

Kutime, TdTM memoraĵo inkluzivas legon de la nomoj de tiuj, kiuj perdis siajn vivojn dum la antaŭa jaro, kaj povas inkluzivi aliajn agojn, kiaj kandel-lumaj vigiloj, artaj ekspozicioj, manĝodonacaj klopodoj, antaŭspektado de filmoj, kaj marŝoj. La Geja kaj Lesba Alianco Kontraŭ Kalumnio (GLAAD, Gay and Lesbian Alliance Against Defamation) multe verkis pri TdTM dum la jaroj. GLAAD intervjuis plurajn transgenrajn porparolantojn (inkluzive aktorino Candis Cayne), profilis eventon en la GLAT-a Komunumejo de Novjorko, kaj diskutis gazetaran raportadon pri TdTM.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search