Tamara de Kartvelio

Tamara de Kartvelio
თამარი
reĝino de Kartvelio
Persona informo
თამარ მეფე
Naskonomo თამარ მეფე
Naskiĝo 1160
en Tbiliso, Kartvelio
Morto 18-an de januaro 1213
en Kastelo Aragani, Kartvelio
Tombo Monaĥejo Gelati Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Kartvela Ortodoksa Eklezio vd
Ŝtataneco Kartvela reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Tamara de Kartvelio
Familio
Dinastio Dinastio Bagration vd
Patro Georgo la 3-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Burdukhan of Alania (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Rusudan, daughter of George III of Georgia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Davido Soslan (1191–1207)
Yury Bogolyubsky (en) Traduki (1185–1187) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Georgo la 4-a
 ( Davido Soslan)
Rusudan of Georgia (en) Traduki
 ( Davido Soslan) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tamara de Kartvelio kartvele თამარი "Tamar"[1] (1160-1213) estis mezepoka reĝino de Kartvelio kiu apartenis al la Bagratida dinastio. Ŝia regado daŭris de 1184 ĝis 1213, kaj estas konsiderata «ora periodo» dum kiu la kartvela regno havis plej grandan teritorion (ĝi regis la tutan Kaŭkazion) kaj disflorantan kulturon[2].

Tamara estis proklamita ebla heredanto kaj kunreganto de sia patro reĝo Georgo la 3-a en 1178, sed ŝi alfrontis signifan opozicion de la aristokrataro tuj post la morto de Georgo. Tamen, Tamara sukcesis neŭtraligi tiun opozicion kaj komencis energian eksteran politikon helpata de la falo de la potencaj rivaloj — selĝukoj kaj Bizancio.Subtenata de potenca armea elito, Tamara povis konstrui, sur la sukcesoj de siaj antaŭuloj, imperion kiu dominis Kaŭkazion ĝis la kolapso sub la mongolaj atakoj du jardekojn post ŝia morto[3].

La ligoj de Tamara kun tiu periodo de politika kaj kultura revigliĝo, kombinita kun ŝia rolo kiel ina reganto, kondukis al ŝia idealigo kaj romantikigo. Ŝi restas grava simbolo en kartvela popola kulturo kaj estis ankaŭ sanktigita de la Kartvela Eklezio[4].

  1. La nomo Tamar estas hebredevena, kiel ankaŭ aliaj nomoj en Biblio; ĝi estis populara en la kartvela dinastio Bagrationi pro ilia kredo, ke ili devenas de la biblia Davido, la dua reĝo de Israelo. Toumanoff (1940), p. 299, fn. 4.
    Tamar restas la dua plej populara virina nomo en Kartvelio, laŭ datumoj de la jaro 2008, post Nino. Civil Registry of Georgia (2008-05-14), ქალთა სახელებს შორის თამარი პოპულარობით მეორე ადგილზეა Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine ("Tamar is the second most popular female name"). Retrieved on 2008-07-05.
  2. Rapp (2003), p. 338.
  3. Eastmond (1998), p. 94.
  4. Machitadze, Archpriest Zakaria (2006), "Holy Queen Tamar (†1213)", in The Lives of the Georgian Saints. pravoslavie.ru. Retrieved on 2008-07-21.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search