Tanganjiko

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Tanganiko, Tanganjikio kaj Tanganjika Provinco.
Lago Tanganjiko
lago
Situo centra Afriko
Ĉefaj fontoj Kalambo, Lufuko, Malagarasi kaj Ruzizi
Ĉefaj elfluoj Lukugo
Setlejoj Bujumbura, Kalemie
Datenoj
Koordinatoj 6° S, 30° O (mapo)-6.382777777777829.615782Koordinatoj: 6° S, 30° O (mapo)
Lago Tanganjiko (Afriko)
Lago Tanganjiko (Afriko)
DEC
Map
Lago Tanganjiko
Supermara alteco 782 m
Surfaca areo 32 893 km²f5
Maksimuma longo 673 kmf6
Maksimuma larĝo 72 kmf7
Akva volumeno 18.900 km³dep1f8
Maksimuma profundo 1470 mf10
Averaĝa profundo 570 mf11
vdr
Mapo de la lago
Burundi Tanganjiko boatoj sur la lago
Fiŝkaptistoj ĉe la bordo de Burundo.

Tanganjiko estas lago en orienta Afriko, inter Burundo, Kongo Kinŝasa, Tanzanio kaj Zambio. Ĝi apartenas al la Granda Rifto kaj estas unu el la Afrikaj Grandaj Lagoj. Tanzanio (46%) kaj DRK (40%) havas la majoritaton de la lago.

Ĝi havas longon de 673 km, areon de ĉ. 32.900 km² kaj maksimuman profundon taksatan je 1470 metroj; pro tiu ĉi granda profundo ankaŭ ĝia volumeno estas sufiĉe granda, 18.900 km³. Oni konsideras ĝin la dua plej profunda kaj la dua plej akvohava lago de la mondo, post Bajkalo en Siberio.[1] Ĝi estas ankaŭ la plej longa nesalakva lago en la mondo. Ĝia surfaco estas 773 metrojn super marnivelo; ĝia fundo do estas profunde sub marnivelo.

Ĝia elfluaĵo estas rivero Lukugo, kiu fluas al rivero Lualabo kaj fine al Kongo. Laste la fluo iras al la Atlantika Oceano. La rivero Ruzizi (ankaŭ foje literumita Rusizi) longas 104 km; ĝi estas la ununura defluanto de la lago Kivuo (altitudo 1500 m) kaj unu el la alfluantoj de la lago Tanganjiko (altitudo 770 m).

La lago donis la nomon al Tanganjikio, kiu nun estas parto de Tanzanio.

  1. ~ZAMBIA~. www.zambiatourism.com. Alirita 2008-03-14.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search