Tebo (Grekio)

Tebo
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 32200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 545  (2021) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 19′ N, 23° 19′ O (mapo)38.32083333333323.317777777778Koordinatoj: 38° 19′ N, 23° 19′ O (mapo) [+]
Alto 215 m [+]
Areo 830 km² (83 000 ha) [+]
Tebo (Grekio)
Tebo (Grekio)
DEC
Situo de Tebo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Thebes, Greece [+]
vdr

Tebo (respektive Teboj laŭ K. Bein) estas la esperanta formo de pluraj historiaj urboj en antikva Grekio, kaj krome ankaŭ de historia metropolo de antikva Egiptio.

La tri grekiaj urboj kun tiu nomo ĉiuj en la antikva greka lingvo nomiĝis Θῆβαι, latine havis la formon Thebae, kaj en la moderna greka lingvo havas la formon Θήβα (Thiva).

  • La plej konata el la tri urboj estis la ĉefurbo de la grekia pejzaĝo kaj historia regno Beotio. La historiisto kaj verkisto Homero nomis ĝin "Tebo de la sep pordegoj" (Thebe Heptapylos). Dum la epoko de antikva Grekio la urbo estis la centro de la interŝtata Beotia Ligo. Nuntempe la urbo estas kompare eta; dum la jaro 2001 ĝi havis 23.820 loĝantojn.
  • Kroma urbo kun tiu nomo estis la centra loĝloko ĉe la Pagasea Golfo de la Egea Maro en la historia grekia pejzaĝo kaj regno Tesalio. La urbo hodiaŭ nur konsistas el antikvaj ruinoj kaj ne tutcerte estas identigata, sed probable identas kun la loko Filake (Φνλακη). Ĉar la beotia urbo Tebo probable estis fondita de setlistoj venintaj el Tesalio, probablas kultura interrilato inter la du urbonomoj. Signifa la tesalia urbo nur iĝis post la militoj inter Grekio kaj Persio dum la 5-a jarcento a.K.. Dum la jaro 217 a.K. la tesalia urbo Tebo konkeriĝas fare de armeo de la reĝo Filipo la 5-a de Makedonio kaj dumtempe nomiĝas Filipopolo (Φιλιππόπολις).
  • La tria greka urbo Tebo troviĝis ĉe la marbordo de Malgrandazio en la proksimeco de la urbo Mileto. Dum la jaro 404403 a.K. ĝi transdoniĝas de la urbo Mileto al la regno de la insulo Samoso.

Sekve pli da informoj pri la historie plej grava el la tri samnomaj urboj, do Tebo en Beotio:


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search