Teleologio

Teleologio (el la greka telos = celo aŭ finiĝo) estas filozofia doktrino de celismo: supraĵe dirite, estas konvinko ke videblas en naturaj fenomenoj spuroj de celismo kaj ke ekzistas projekto, plano, celo, direktivo, principo en la procezoj kaj evoluoj en la naturo kiuj, do, fariĝas filozofia studo. Ĉiu natura fenomeno okazanta en la universo agadas por la realigo de iu celo.

Tiu koncepto implicite aperas jam en la Biblio, kaj en diversaj religioj kaj mitoj aŭ similaĵoj; en filozofio la unuaj spuroj troviĝas, en Okcidento, ĉe grekaj filozofoj, kiaj Platono kaj Aristotelo, subtenantoj de la absoluta kaŭziteco de ĉio okazanta ekstere de la sfero de la homa volo, kvankam kontraŭitaj de mekanikismaj filozofoj (antaŭsokrataj kaj epikuranaj). Tiuj celismaj teorioj tiom kunlimis kun tiuj bibliaj, ke por kristanismo, kaj ne nur, spekulado fariĝis argumentoj por pruvi, ke se ekzistas celismo devas necese ekzisti ankaŭ celanto, do Dio kiel ekstera ordiganto de la mondo; kaj kune influis iujn fluojn de la modernaj filozofoj kaj scienculoj kiaj Galilejo, Newton, Leibniz, Kant... Sed la koncepto ricevis reduktiĝojn antaŭ la malkovroj kaj prisciencaj teorioj de la moderna scienco, laŭ kiu hazardo, kaj ne kaŭziteco, regnas en la mondo de la naturaj fenomenoj, kaj tio ankaŭ en la biologiaj sferoj kiel subtenis Darwin kaj novdarvinismaj sistemoj, kvankam kontraŭataj de la aliaj prisciencaj skoloj.

Por ne lasi tro nekompleta la bildon, sciendas ke celismo aperis kiel apogforto en la filozofiaj fluoj vitalismaj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search