Templo de Salomono

Templo de Salomono
בֵּית־הַמִּקְדָּשׁ
detruita preĝejo Redakti la valoron en Wikidata
Estiĝo -832
Lando Israelo (1948–)
Reĝlando de Judujo
Unuiĝinta Reĝlando de Izraelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Jerusalemo
Situo
Geografia situo 31° 46′ 40″ N, 35° 14′ 7″ O (mapo)31.777935.2353Koordinatoj: 31° 46′ 40″ N, 35° 14′ 7″ O (mapo)
Templo de Salomono (Israelo)
Templo de Salomono (Israelo)
DEC
Situo de Templo de Salomono
Map
Templo de Salomono
vdr
Rekonstruado de la templo de Salomono

La templo de Salomono (hebree בית המקדש, Beit HaMiqdash, "ejo de sanktigado"), ankaŭ konata sub la nomo de unua templo estis laŭ la Biblio la unua juda templo de Jerusalemo konstruita de la reĝo Salomono. Ĝi estis centro de religia kaj kultura vivo, la loko de la oferado priskribita en la Torao sub la nomo korban. Ĝi supozeble estis finkonstruita ĉirkaŭ la 10-a jarcento a.K. kaj detruita de la babilonanoj en 586 a.K..

Oni opinias, ke la templo de Salomono estis konstruita en la orienta parto de la nuna "malnova urbo de Jerusalemo" en la kvartalo de la esplanado de la moskeoj. La parto la plej alta de la konstruaĵo, nuntempe kovrita de la Kupolo de la Roko eble estis la ena sanktejo.

La templo de Salomono entenis la keston de interligo kaj estis kovrita de oro el Ophir.

La framasonismo uzas en siajn ritojn multajn referencojn al la templo de Salomono. La framasona templo estas ĝia simbola kopio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search