TEC | ||
---|---|---|
Terminologia Esperanto-Centro | ||
Emblemo sur la retpaĝo de TEC | ||
organizaĵo | ||
Komenco | 1987 (UK en Varsovio) | |
Agareo | ||
Lingvoj |
Esperanto | |
Retejo | esperanto.net/tec | |
Terminologia Esperanto-Centro (TEC) estas instanco de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kies celo estas unuecigi fakajn terminojn uzatajn en Esperanto, konsili pri terminara laboro kaj subteni la verkadon de terminaroj. Ĝi estis fondita dum la jubilea Universala Kongreso en Varsovio en 1987.
En sia retejo TEC ofertas kursojn pri terminologio kaj diskonigas informojn kaj novaĵojn pri terminologio ĝenerale kaj terminara laboro en Esperanto speciale (raportoj pri kolokvoj kaj prelegoj, biblioteka parto, recenzoj de fakaj vortaroj ktp.).
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search