Tertremo

Parto de la ĉilia urbo Valparaíso post tertremo en 1906
Tertremo en Hinda Oceano en 2004
Decembro de 2004, Hinda oceana cunamo

Tertremo, seismosismo[1] estas natura fenomeno, kiu rezultas el subita eligo de energio akumulita en la terkrusto kaj estigas tertremajn ondojn. Sur la surfaco de Tero tertremoj povas montriĝi kiel skuo aŭ delokigo de la grundo. La kaŭzo de tertremo estas interpremo de terkrustaj platoj kiuj tuŝas unu la alian. La energia disradiado de la premo tremigas la teron.

Tertremoj okazas ĉiutage, sed la plimulto de ili ne kaŭzas grandan detruon. Fortaj tertremoj povas kaŭzi grandegajn detruojn kaj mortigi homojn. Okazas ĝis 500 000 tertremoj detekteblaj ĉiujare. Preskaŭ 100 000 el ili estas sufiĉe fortaj por esti sentitaj de la loĝantaro, sed feliĉe nur ĉirkaŭ 100 okazigas damaĝojn. Ĝenerale, ili okazas ĉirkaŭ 16 km for de la terkrusto, kaj koncentriĝas laŭlonge de la limoj en kiuj estas la tektonaj platoj. En la komencaj jardekoj de la 21-a jarcento, tamen, la tertremoj okazigis pli ol duono de la mortoj okazigitaj de naturaj katastrofoj.[2]

Tertremoj ĝenerale havas fortan komencan tremon, kaj malpli fortajn postajn tremojn, kiuj povas etendiĝi dum pluraj tagoj. La punkto sub la tersurfaco, kie originas tertremo, nomiĝas hipocentro. La punkto sur la tersurfaco rekte super la subcentro nomiĝas epicentro.

Geologoj ankoraŭ ne povas antaŭdiri precize kie aŭ kiam okazos tertremoj, sed ili pli kaj pli komprenas la internajn mekanismojn de la tero, povas montri la plej riskoplenajn lokojn kaj rekomendi konstrumetodojn taŭgajn por eviti difektojn. Kvankam antaŭdiri kiam preciza faŭlto okazigos tertremon estas ankoraŭ malebla, sciencistoj jam malkovris grandan parton pri kiel, kie kaj kial okazas la tertremoj. Lastatempe oni klopodas apliki aŭtomatan sciaron, elementon de artefarita intelekto (AI), al sismaj problemoj, speciale al la taskoj por detekti, mezuri, lokigi kaj kompreni la karakteron de la tertremoj.[2]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1015
  2. 2,0 2,1 Observando el cielo se puede saber cuándo va a ocurrir un gran terremoto El periódico Extremadura, Madrido, 21·06·23, alirita la 21·06·23, informo citita reference el Observation of large scale precursor correlations between cosmic rays and earthquakes with a periodicity similar to the solar cycle. P. Homola et al. Journal of Atmospheric and Solar-Terrestrial Physics, Volume 247, Junio 2023; 106068. DOI:https://doi.org/10.1016/j.jastp.2023.106068

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search