The Monkees (televida serio)

The Monkees
dekstrume de maldekstra supro: Tork, Dolenz, Nesmith, Jones
dekstrume de maldekstra supro: Tork, Dolenz, Nesmith, Jones
televida serio
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro situacia komedio
muzikvideoj
Kreita de Robert RAFELSON
Bert SCHNEIDER
Prezentita de Screen Gems Television
Raybert Productions
Aktoroj Micky DOLENZ
Davy JONES
Mike NESMITH
Peter TORK
Muziko de
Komenca muziko „(theme from) The Monkees“
Fina muziko „(theme from) The Monkees“ (1a sezono)
„For Pete's Sake“ (2a sezono)
Lingvo(j) angla lingvo
Amplekso
Sezonoj 2
Epizodoj 58
Daŭro sen reklamoj 25 minutoj
Elsendo
Elsendita 12 septembro 1966 – 25 marto 1968
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr


The Monkees (pron. [ðə ˈmʌːŋkiz]; anglalingve misliterumata formo de monkeys, signifanta „la simioj“) estis usona televida serio pri samnoma rok-bando, kiu televidiĝis de 1966 al 1968 je NBC.[1] Robert Rafelson kaj Bert Schneider kreis la komedian serion, kiu stile similas al la filmo de The Beatles A Hard Day's Night.[2] La kvar ĉefroluloj estis Micky Dolenz, Mike Nesmith, Davy Jones kaj Peter Tork kiel fikciigitaj versioj de ili mem, anoj de malsukcesa rok-bando loĝante kune en domo apud kalifornia marbordo. Dum du jaroj oni produktis 58 epizodojn.[1]

  1. 1,0 1,1 HANDY, Aaron. The Monkees Film & TV Vault. (angle)
  2. „Bob Rafelson“. Encyclopædia Britannica. (angle)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search