Thomas Alva Edison

Thomas Alva Edison
usona inventisto
usona inventisto
Persona informo
Naskonomo Thomas Alva Edison
Naskiĝo 11-an de februaro 1847 (1847-02-11)
en Milan, Ohio, Usono
Morto 18-an de oktobro 1931 (1931-10-18) (84-jaraĝa)
en West Orange, New Jersey, Usono
Mortokialo duatipa sukera diabeto
Tombo Thomas Edison National Historical Park
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Cooper Union - kemio (1875–1879) Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Thomas Alva Edison
Familio
Patro Samuel Ogden Edison (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Nancy Elliott (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Carlisle Snow Edison (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Mina Miller (en) Traduki (1886–1931)
Mary Stilwell Edison (en) Traduki (1871–1884) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Charles Edison (en) Traduki
 ( Mina Miller (en) Traduki)
Marion Estelle Edison Oeser (en) Traduki
 ( Mary Stilwell Edison (en) Traduki)
Madeleine Edison (en) Traduki
 ( Mina Miller (en) Traduki)
Thomas Alva Edison Jr. (en) Traduki
 ( Mary Stilwell Edison (en) Traduki)
Theodore Miller Edison (en) Traduki
 ( Mina Miller (en) Traduki)
William Leslie Edison (en) Traduki
 ( Mary Stilwell Edison (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Lewis Miller (en) Traduki (bopatro) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo inĝeniero
scenaristo
entreprenisto
filmreĝisoro
entreprenisto
inventisto
matematikisto
fizikisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj ampolo
fonografo
vdr
angle A Day with Thomas Edison (1922)

Thomas Alva EDISON (tOmas Alva Edison) (naskiĝis la 11-an de februaro 1847, mortis la 18-an de oktobro 1931), estis fama usona inventisto kaj entreprenisto.

Edisono kaj liaj helpantoj inventis la ampolon, la fonografon, la filmilon kaj multajn diversajn ilojn kiuj ege influis super la vivo traa la tuta mondo. Kromnomita "The Wizard of Menlo Park" (la sorĉisto de Parko Menlo),[1] li estis unu el la unuaj inventistoj kiuj aplikis la principojn de amasproduktado kaj de grandskala teamlaboro al la procezo de inventado, kaj pro tio, li estas ofte konsiderata la kreinto de la unua industria esplora laboratorio.[2]

Kelkaj asertas, ke ne Edison inventis la elektran lampeton, sed germandevena s-ro Goebel. Laŭ tio ekzistas dokumentoj pri proceso Edison kontraŭ Goebel, kiun Edison perdis. Fakto estas, ke Goebel perdis. Sed ankaŭ Edison ne estis la unua inventinto de la ampolo ankaŭ nomigita inkandeska lampo, diversaj aliaj antaŭe laboris pri tio. En la praktika uzo estis grava ĝis hodiaŭ lia tipo de ampolingo. Li ankaŭ sukcese eksperimentis pri la provizo de elektro al domoj kaj en Novjorko starigis la unuan centralon.

Edisono sukcesis industriigi inventadon, kontraste al la antaŭaj pli artecaj inventistoj. La firmao de Edisono estis granda pioniro de kinindustrio dum la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj. William Dickson, dungito ĉe la laboratorio de Edisono en Menlo Park, Nov-Ĵerzejo, kreis fruan specon de kinokamerao, sed la montrilo, nome la kinematografo, estis skatolo kun okulumilo por ke la spektantoj rigardu (kaj pagu) unuope. Enspeziga, sed nur kiel novamuzaĵo —la spektantaro ŝatis nek la mallongecon de la filmoj (nur unu-du minutoj) nek la malkomforton de la kinejetoj. Dickson poste forlasis Edisonon por krei novan projekciilon ne limigitan je po unu spektanto.

Edisono batalis kontraŭ Nikola Tesla, pri la afero kiel organizi elektran sistemon. Edisono pledis por kontinua kurento kaj Tesla por alterna kurento. En tiu kazo Tesla venkis.

Edison estis ege fekunda inventisto, havante 1,093 usonajn patentojn en sia nomo, same kiel multajn patentojn en Unuiĝinta Reĝlando, Francio, kaj Germanio. Plej signifa ol la nombro de la patentoj de Edison estis la disvastigita efiko de liaj inventoj: elektra lumo kaj elektraj infrastrukturoj, sonregistrado, kaj kino ĉiuj establis ĉefajn novajn industriojn tra la tuta mondo. La inventoj de Edison kontribuis al amaskomunikado kaj, partikulare, al telekomunikado. Tio inkludis telegrafan bendon, mekanikan voĉdonregistrilon, pilon por elektra aŭto, elektran energion, registradon de muziko kaj filmojn.

Liaj antaŭeniraj laboroj en tiuj fakoj estis progreso de sia komenca kariero kiel laboristo de telegrafo. Edison disvolvigis sistemon de generado kaj distribuado de elektra energio[3] al hejmoj, entreprenoj, kaj fabrikoj – nome ŝlosila progreso en la moderna industriigita mondo. Lia unua elektrejo estis ĉe Pearl Street (Perla Strato) en Manhatano, Novjorko.[3]

  1. The Wizard of Menlo Park. The Franklin Institute. Alirita 24a de Februaro 2013.
  2. Walsh, Bryan, "The Electrifying Edison", Time.com, 15a de Julio, 2009. Kontrolita 31a de Decembro, 2013. Arkivigite je 2013-08-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-26. Alirita 2016-03-18.
  3. 3,0 3,1 Con Edison: A Brief History of Con Edison - electricity. Coned.com (1a de Januaro 1998). Alirita 11a de Oktobro 2012.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search