Tigo

Tigo (caulis) estas la supra ĉefakso de la vaskulaj plantoj, evoluinta el la burĝoneto (plumula). Ĝi kreskas kontraŭ al la radiko supren, ofte disbranĉiĝas, portas foliojn. La meristemo (ĉepinta dividiĝinta histo de plantoj) ne havas (kiel ĉe la radiko) protektan histan tavolon, sed formas burĝonon. En la tigointerno la vaskuloj transportas la materialojn. La juna tigo estas ofte verdkolora pro la asimila parenĥimo sub la epidermo. La generaj organoj povas evolui nur sur ĝi. Kelkaj tigoj povas deponi materialojn.

Tiu tigo, kiu evoluas direkte el la burĝoneto (plumula) kaj estas la daŭro de la hipokotilo (subkotiledona tigo) nomiĝas ĉeftigo aŭ primara tigo (caulis primarius).

La tigoj, kiuj evoluas post formorto de la ĉeftigo el la epikotila parto (superkotiledona parto) nomiĝas flank-tigoj aŭ sekundaraj tigoj (caulis necessarii) (ekz. ordinaraj herboj estas plurtigaj plantoj kun sekundaraj tigoj).

Specialaj tigoj estas flortigo (aŭ pedunklo) portanta floron, kaj folitigo (aŭ petiolo) portanta folion.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search