Timur

Timur
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1336 (1336-04-09)
en Ŝahrisabz,  Ĉagataja Ĥanlando
Morto 19-an de februaro 1405 (1405-02-19) (68-jaraĝa)
en Otrar,  Timuridoj
Tombo Gur-Emir Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio sunaismo vd
Lingvoj Ĉagatajapersa • mezepoka mongola lingvo vd
Familio
Dinastio Timurida dinastio vd
Patro Taraghai (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Tekina Khatun (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Saraj Mulk Ĥanum
Cholpan-Mulk Aga (en) Traduki
Uljay-Turkan aga (en) Traduki
Dilshad aga (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ŝaho Ruĥo
 ( )
Umar Shaikh (en) Traduki
 ( )
Jahangir Mirza ibn Timur (en) Traduki
 ( Uljay-Turkan aga (en) Traduki)
Miran Shah (en) Traduki
 ( )
Aka Begi (en) Traduki
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo batalanto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Timur Lenko en poŝtmarko de Uzbekio.
La imperio de Timur inter la jaroj 1365 kaj 1405
Statuo de Tamerlano sur monbileto de Uzbekio.

Timur (ĉagataje تیمور, „la fera“), fakte Timur bin Taraghay Barlas; ofte nomata Tīmur-e LangTimur Lenko (تیمور لنگ, „Timur la lama“) kiu en okcidenta Eŭropo estis latinigita al la nomo Tamerlan – (la 8-an de aprilo 1336 en Keŝ, nuntempe Ŝaksrisabz, hodiaŭa Uzbekio; la 19-an de februaro 1405 en Ŝimkent, hodiaŭa Kazaĥio) – estis centrazia[1] konkeranto, militestro kaj imperiestro fine de la 14-a jarcento. Li fondis la dinastion de Timuridoj.

Alternativaj prononcaj kaj skribaj variaĵoj de la nomo estas interalie Timur-i Lenk, Timur Läng, Timur Khan (Timur-Ĥano), Amir Temur. Li mem nomis sin Tīmur-e Gurkāni[2] ( تيمور گوركانى), la iranigita formo de la origine mongola vorto kürügän[3], kio havas la signifon "bofilo". La nomo estis aludo de Timur al sia membrigo per edzigo en la familio de Ĝingis-Ĥano kaj celis fortigi sian legitimon je regado. Aldone li havis la perse islaman honoran titolon Amīr-e Kabīr kaj sub tiu nomo pli ofte menciiĝas en klasikaj islamaj tekstoj.

Naskiĝinta en la konfederacio Barlas en Transoksiano dum la 1320-aj aŭ 1330-aj jaroj, li akiris kontrolon de Okcidenta Ĉagataja Ĥanlando ĉirkaŭ 1370. El tiu bazo, li estris militajn kampanjojn tra Okcidenta, Suda kaj Centra Azio kaj aperis kiel la plej povega reganto en la islama mondo post sia venko super la Mamelukoj de Egipto kaj Sirio, la ekira Otomana Imperio kaj la dekadenca Delhia Sultanlando. El tiuj konkeroj li fondis la Timuridan Imperion, kvankam ĝi fragmentiĝis tuj post lia morto. Li estis konsiderata la lasta el la grandaj nomadaj konkeristoj de la Eŭrazia Stepo, kaj lia imperio preparis la aperon de pli strukturitaj kaj longdaŭraj kanonaj imperioj en la 1500-aj kaj 1600-aj jaroj.[4][5]

Timuro antaŭvidis la restarigon de la Mongola Imperio de Ĝingis-Ĥano.[6] Kiel rimedo por legitimigi siajn konkerojn, Timuro fidis je islamaj simboloj kaj lingvo, nomante sin mem la Glavo de Islamo kaj helpante instruajn kaj religiajn instituciojn. Li konvertis preskaŭ ĉiujn gvidantojn el Borjigidoj al Islamo dum sia vivdaŭro.[7] Liaj armeoj estis inkluziveme multetnaj. Timuro ankaŭ decide venkis la kristanajn kavalir-hospitalistojn ĉe Smirno, titolante sin ghazi.[8] Antaŭ la fino de sia regado, Timuro ankaŭ akiris kompletan kontrolon de ĉiuj restoj de la Ĉagataja Ĥanlando, Ilĥanato, Ora Hordo kaj eĉ provis restarigi la Juan-dinastion.

La armeoj de Timuro estis timitaj ĉie en Azio, Afriko, kaj Eŭropo,[8] kaj konsiderindaj partoj de kiuj estis detruitaj per liaj kampanjoj.[9] Fakuloj ĉirkaŭkalkulas ke liaj kampanjoj kaŭzis la mortojn de 17 milionoj da homoj, sumiĝante al proksimume 5% de la monda loĝantaro.[10][11]

Li estis la avo de Ulugbek, kiu regis en Centra Azio de 1411 ĝis 1449, kaj la praprapraavon de Babur, nome fondinto de la Mogola Imperio, kiu regis en partoj de Sudazio dum proksimume kvar jarcentoj, de 1526 ĝis 1857.[12][13] Timuro ankaŭ estas rekonita kiel granda patrono de arto kaj arkitekturo, kiam li interagis kun islamaj intelektuloj kiel ekzemple Ibn Ĥaldun kaj Hafiz-i Abru.[8]

  1. Josef W. Meri. (2005) Medieval Islamic Civilization. Routledge, p. 812.
  2. Sharaf ud-Dīn Alī Yazdī, „Zafarnāma“ (laŭ tiuepoka biografio, kiu ekestis laŭ mendo de Timur)
  3. B.F. Manz, „Tīmūr Lang“, en la "Enciklopedio de Islamo" (angle "Encyclopaedia of Islam"), reta eldono, 2006
  4. Darwin, John. (2008) After Tamerlane: the rise and fall of global empires, 1400-2000. Bloomsbury Press, p. 29, 92. ISBN 9781596917606.
  5. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj :1; $2
  6. Beatrice Forbes Manz, Temür and the Problem of a Conqueror's Legacy, Journal of the Royal Asiatic Society, Third Series, Vol. 8, No. 1 (Apr., 1998), 25; "In his formal correspondance Temur continued throughout his life as the restorer of Chinggisid rights. He even justified his Iranian, Mamluk and Ottoman campaigns as a re-imposition of legitimate Mongol control over lands taken by usurpers...".
  7. Michal Biran, The Chaghadaids and Islam: The Conversion of Tarmashirin Khan (1331–34) , Journal of American Oriental Society, Vol. 122, No. 4 (Oct. – Dec., 2002), 751; "Temur, a non-Chinggisid, tried to build a double legitimacy based on his role as both guardian and restorer of the Mongol Empire.".
  8. 8,0 8,1 8,2 Marozzi, Justin. (2004) Tamerlane: Sword of Islam, conqueror of the world. HarperCollins.
  9. Matthew White: Atrocitology: Humanity's 100 Deadliest Achievements, Canongate Books, 2011, ISBN 978-0-85786-125-2, section "Timur"
  10. "The Rehabilitation Of Tamerlane", Chicago Tribune, 17a de Januaro 1999.
  11. J.J. Saunders, The history of the Mongol conquests (paĝo 174), Routledge & Kegan Paul Ltd., 1971, ISBN 0-8122-1766-7
  12. Timur. Encyclopædia Britannica, Online Academic Edition (2007).
  13. Tīmūr Lang, Encyclopaedia of Islam, Brill, alirita la 24an de Aprilo 2014, Beatrice F. Manz, 2000, volumo 10, 2a eld. http://referenceworks.brillonline.com/entries/encyclopaedia-of-islam-2/ti-mu-r-lang-COM_1223 Arkivigite je 2015-02-07 per la retarkivo Wayback Machine

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search