Topologio

Rubando de Möbius, objekto kun nur unu surfaco kaj unu rando. Tiaj formoj estas studobjekto en topologio.

Topologio en matematiko havas du signifojn. Ĝi estas:

  1. matematika strukturo, per kiu oni studas la nociojn de kontinueco, konekseco, kaj konverĝado; kaj
  2. tiu branĉo de matematiko, kiu okupiĝas pri tiuj ĉi nocioj.

Kiel matematika strukturo, topologio super aro X estas aro T da subaroj de X, kiu plenumas la jenajn kondiĉojn:

  1. Kaj X kaj la vakua aro troviĝas en T.
  2. La komunaĵo de iu ajn paro da aroj en T troviĝas en T.
  3. La kunaĵo de ajna kolekto da aroj en T troviĝas en T.

Tiujn arojn, kiuj troviĝas en T, oni nomas malfermitaj. La komplementojn de la malfermitaj aroj oni nomas fermitaj. La aron X kune kun topologio T super X oni nomas topologia spaco. Funkcion inter du topologiaj spacoj oni nomas kontinua se la inversa bildo de ĉiu malfermita aro estas malfermita.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search