La Svalbarda Traktato (origine Traktato de Spicbergo, norvege Svalbard tracts, angle Treaty recognising the sovereignty of Norway over the Archipelago of Spitsbergen, including Bear Island, france Traité reconnaissant la souveraineté de la Norvège sur l'archipel du Spitsberg, y compris l'île aux Ours) estis subskribita la 9-an de februaro 1920 en Parizo, inter Norvegio, Usono, Danio, Francio, Italio, Japanio, Nederlando, Britio kaj Irlando [1]. La traktato donis al la Svalbarda insularo internacian juran statuson, ĉar ĝis tiam ĝi estis konsiderata nenieslando [2].
La traktato estis farita lige kun la packonferencoj post la Unua Mondmilito, kaj ĝi estas la lasta el la traktatoj de tiuj packonferencoj kiu ankoraŭ validas. La traktato ekvalidis la 14-an de aŭgusto 1925.
Laŭ la traktato, Svalbardo estas sub norvega suvereneco. Tamen, ĉi tiu suvereneco estas limigita de kelkaj kondiĉoj. La ĉefa estas la rajto ekloĝi en loko kaj efektivigi ekonomian agadon (praktike kaj ĉefe karbominado) kiu estas donita al la civitanoj de ĉiuj landoj, kiuj subskribis la traktaton. Svalbardo ankaŭ estis rekonita kiel senarmeigita zono kaj Norvegio estas devontigita ne establi marameajn bazojn kaj fortikaĵojn tie kaj ne uzi ĝin por armeaj celoj [3][4].
En 1925, la traktato estis malfermita al ĉiuj membroŝtatoj de la Ligo de Nacioj [5]. Kiam la Unuiĝintaj Nacioj estis establita, la traktato estis transdonita al ĝia superrigardo, kaj ĝis nuntempe ĉiu membroŝtato de la Unuiĝintaj Nacioj rajtas subskribi la traktaton [6].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search