Triangulo

Ortangula triangulo kun hipotenuzo h

Triangulo (aŭ trilatero) estas geometria figuro kiu ekestas kunligante per strekoj tri punktojn. Tiuj ĉi tri punktoj, nomataj verticoj aŭ angulpunktoj, ne povas kunesti sur unu rekta linio. La strekoj, kiuj kunligas la punktojn, nomiĝas lateroj.

Triangulo estas 2-simplaĵo.

Por la verticoj oni uzas ofte sinsekvajn literojn, ekz. A, B, C.

Por la anguloj ni ofte uzas grekajn literojn, ekz. α, β, γ.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search