Triesto | |||||
![]() | |||||
komunumo de Italio urbo havenurbo urbego ![]() | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | ![]() | ||||
Regiono | Friulo-Venecio Julia | ||||
Provinco | TS Triesto | ||||
Geografia situo | 45° 38′ N, 13° 48′ O (mapo)45.63611111111113.804166666667Koordinatoj: 45° 38′ N, 13° 48′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 2 m | ||||
Areo | 84,49 (2005) km² | ||||
Loĝantaro | 198 417 (2023) | ||||
Loĝdenso | 2331 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Vidu Administra subdividaĵo | ||||
Najbaraj komunumoj | Duino-Aurisina / Devin-Nabrežina, Monrupino / Repentabor, Muggia / Milje, San Dorligo della Valle / Dolina, Sesana / Sežana (SLO), Sgonico / Zgonik | ||||
Patrono | Sankta Justo | ||||
Festa tago | 3-a de novembro | ||||
Nomo de loĝantoj | triestanoj | ||||
Poŝtkodo | 34121 | ||||
Imposta kodo | L424 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 032006 | ||||
Telefona prefikso | 040 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | http://www.comune.trieste.it/ | ||||
| |||||
Triesto (itale Trieste, germane Triest, slovene kaj kroate Trst, ladine-romanĉe Trièst, hungare Trieszt) estas urbo en la oriento de norda Italio, ĉe Adriatiko (Golfo de Triesto).
La urbo funkciis kiel ĉefurbo de la aŭtonoma provinco Friuli-Venecio Julia ekde 1963, kaj kiel ĉefurbo de la provinco Triesto. Ĝi situas en strio 35 km longa kaj nur 3–7 km larĝa de itala teritorio inter la maro kaj Slovenio. Tiu strio konsistigas la tutan provincon Triesto, kiu estas la malplej granda de Italio (212 km², ses komunumoj).
Triesto havas gloran pasintecon kiel havenurbo kaj kiel komerca kaj ekonomia centro en la regiono, kaj ĝi funkciis kiel la ĉefa haveno de la Aŭstra imperio dum jarcentoj. Dum la lastaj ducent jaroj da aŭstra regado, la haveno tenis la statuson de liberkomerca zono, kaj kelkfoje eĉ tiu statuso estis aplikita al la tuta urbo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search