Trikoloro

La franca flago, "la trikoloro"

Trikoloro, kiel esence diras la nomo, estas flago havanta tri kolorojn. Tamen oni kutime konsideras trikoloroj nur tiujn flagojn, kiuj konsistas el tri kvaranguloj, kun eventuala aldono de stelo, blazono k.s. Fakte, pro praktikaj kialoj, oni eĉ povas paroli pri "dukoloraj trikoloroj" (!): "La Niĝeria flago estas vertikala trikoloro verda-blanka-verda." Trikoloro estas la plej ofta formo de flago en la mondo.

Ofte kiam oni diras "la trikoloro", oni intencas la francan flagon.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search