Triopa Alianco (Meksiko)

Bilda reprezento de la Triopa Alianco en la Kodekso Osuna (1565?). En la centro Meksiko kaj dekstre Takubo.

Estas aliaj triopaj aliancoj en apartigilo Triopa Alianco.

La Triopa Alianco (aŭ Ēxcān Tlahtōlōyān en ĉana lingvo,[1] konata ankaŭ kiel Hueytlahtocayotl IcniuhyotlIn yetetl tzontecomatl in altepetl[2]) estis la lasta konfederacio de indiĝenaj ŝtatoj situaj en la valo de Meksiko, dum la postklasika periodo de Mezameriko, formita de Meksiko-Tenoĉtitlano, de etno de naŭatloj, Tetzkoko (alternative skribita kiel Tekskoko) de akolhua etno kaj Tlakopano de otomia etno,[3] post la malvenko de Azkapotzalko fare de tiuj tri senjorlandoj en 1427. Tiu politika alianco havis rezultojn en la impostado, la justico kaj la militkampanjoj. La ekzisto de aliancoj tiutipaj en Mezameriko ne limiĝas al la meksika altebenaĵo, ĉar estas konata ke ankaŭ aliaj etnoj kunformis ilin, kiaj la taraskoj kun Tzintzuntzán-Ihuatzio-Pátzcuaro, la majaoj kun Uxmal-Chichén Itzá-Mayapan (Ligo de Majapano) aŭ la miŝtekoj kun Tilantongo-Teozacoalco-Zaachila.

  1. ēy(i)+kān tlahtō+lō+yān (3+loko paroli+pasiva+loko.kutima) '[la] tri lokoj en kiuj oni parolas'
  2. Alfredo López Austin, María del Carmen Herrera Meza y Rodrigo Martínez Baracs. «El nombre de la Triple Alianza». [1] Arkivigite je 2016-04-12 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 6an de Julio 2017.
  3. Kvankam dekomence ili estis diferencaj ĉe la momento de la konkero fare de la hispanoj en la majoritato de popoloj jam hegemoniis la naŭatla lingvo, ĉar ĝi estis iĝinta lingva-frankao antaŭ paro da jarcentoj. Same oni scias ke tiuj samaj popoloj havis multetnan kaj multlingvan komponon.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search