Troglodito

Tiu artikolo temas pri birdo; pri aliaj signifoj de la vorto "Troglodito" vidu Troglodito (apartigilo).


Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Troglodito


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Troglodito Troglodytes
Specio: Troglodito Troglodytes troglodytes
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Troglodito, Troglodytes troglodytes

Troglodito (Troglodytes troglodythes) estas birdospecio el la familio Trogloditedoj. Ĝi estas la unusola eŭrazia specio de familio cetere hejma nur en Ameriko, kie ĝi estas konata kiel Vintra trogloditoNorda troglodito.

Ĝi estas tre malgranda birdo kaj la ununura el la ĉirkaŭ 80 specioj de la familio, kiu loĝas ankaŭ for de Ameriko, nome en Azio, Nordafriko kaj en Eŭropo, kie ĝi estas komune konata simple kiel Troglodito. Trogloditoj elstaras inter kantbirdoj, kaj pro la longaj kaj kompleksaj kantoj kaj pro tio ke ili estas unu el la malmultaj paserinaj specioj kiuj disvastiĝas tra kaj Nordameriko kaj Eŭrazio.

Tiuj birdoj loĝas en Eŭropo, en iozono de Azio de norda Irano kaj Afganio ĝis Japanio, kaj en Nordameriko. Ĝi estas migrobirdo nur en la nordaj partoj de sia teritorio.[1]

La scienca nomo devenas el la greka vorto "troglodites" (el "trogle" truo, kaj "duein" ŝteleniri, enŝoviĝi), signife "kavoloĝanto", kio aludas al ties kutimo malaperi en kavaĵojn aŭ fendojn dum ĉasado de artropodoj aŭ dum ripozado. La taksonomio de la genro Troglodytes ne estas jam solvita, ĉar ĵusaj molekulaj studoj sugestis, ke la specioj de Cistothorus kaj de Thryorchilus estas en la klado nun konata kiel Troglodytes . Studo pri individuoj en koincida zono inter du diverĝaj subspecioj de troglodito en Nordameriko (Troglodytes troglodytes hiemalis en Orienta Nordameriko kaj Troglodytes troglodytes pacificus en Okcidenta Nordameriko), kiuj diferenciĝas ĉefe pro kanto kaj genetiko, trovis fortan pruvon de reprodukta izolado kaj sugestis, ke la subspecio pacificus estu altigita al la nivelo de specio kun la nomo Troglodytes pacificus [2].

  1. Brewer, David; Mackay, Barry Kent. (2001) Wrens, Dippers and Thrashers. Christopher Helm. ISBN 1-873403-95-X.
  2. Toews, D.P.L. and D.E. Irwin (2008): "Cryptic speciation in a Holarctic passerine revealed by genetic and bioacoustic analyses." Molecular Ecology [1]

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search