Tugenoj

Tugenoj
etno
Kalenĝinoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Paul Tergat estas tugeno

La tugenoj (alia nomformo: Tuken) estas malgranda etno kun 144.000 (1987) homoj, kiu loĝas en Kenjo en la distrikto Baringo kaj Koibatek ĉirkaŭ la Tugen-Montaro (Tugen-Hills).

Ili apartenas al la etna grupo kalenĝinoj, kiuj kun la nandioj, marakvetoj, pokotoj kaj kipsigisoj nombriĝas al la altlandnilotoj. La dua prezidento de Kenjo Daniel arap Moi (1978-2002) naskiĝis proksime al la ĉefloko de la tugenoj Kabarnet. El la tugenoj kaj la nandioj venas la plej multaj el la famaj longdistancaj kuristoj.

Plejparte la tugenoj estas paŝtistoj kaj bovoj okupas centran parton en ilia kultura vivo, kiel manĝaĵo (viando kaj lakto), pagilo, dotaĵo. Inter la kanlenĝinoj la tugenoj estas konataj kiel fortikkorpaj, ĉar ili vivas sub malfavoraj klimataj kondiĉoj. La tugenoj estas famaj ankaŭ pro ilia lerto kiel abelistoj. La etnologino Heike Behrend delikatsente priskribis la tugenojn kaj ilian kulturon. En ŝia germanlingva libro "Die Zeit geht krumme Wege" (La tempo iras kurbajn vojojn) homoj, kiuj serĉas la "malkovron de la malrapideco" trovas riĉan trezoron por imitado. La Tugen-Montaro (Tugen-Hills) ekestis per oblikva suprenŝoviĝo de terplato el la Granda Rifto al 2000-metra alteco.

La tugenoj estas subdividitaj al:


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search