Tut-Amerika Kongreso de Esperanto

La 7-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, en Montrealo
Filma raporto pri la 8-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, en San-Paŭlo

La Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) komenciĝis kiel neregula renkontiĝo de amerikaj esperantistoj, kaj ekde la tria, ĝi okazas ĉiun trian jaron, kunvokita de la Amerika Komisiono de UEA, kaj organizita de la Loka Kongresa Komitato (LKK).

Ĝi celas plifortigi solidarecon inter la esperantistoj el Norda, Centra kaj Suda Amerikoj, progresigi la movadon kaj studi ĝiajn problemojn. La Kongreso intencas enhavi multnombrajn programerojn por ke en ĝi kunvenu diversaj fakaj aŭ ne fakaj samideanoj, kiuj interesiĝas konigi diversajn proprajn, grupajn kaj oficialajn agadojn de la esperanto-movado en la diversaj landoj de la Amerika Kontinento kaj de aliaj partoj de la mondo, kiuj iamaniere estas rilataj. Krom la laboraj partoj, la Kongreso enhavas ankaŭ multajn klerigajn kaj distrajn programerojn, kies celo estas eduki la partoprenantojn kaj diskonigi la kongresan landon inter la esperantistaro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search