U2

Legu ankaŭ U2 (apartigilo)


U2

U2 en 2005
U2 en 2005
Fondo en 1976 je la nomo Feedback
en 1978 je la nomo U2
Ĝenro rokmuziko
Oficiala retejo U2.com
Muzikistaro
kanto Paul David Hewson (Bono)
gitaro The Edge (David Howell Evans)
basgitaro Adamo Klajton Adam Clayton
perkut-instrumentaro Lari Mulen la pli juna Larry Mullen Junior
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

U2 [jutu] estas irlanda rok-grupo, kun:

La bando ekestis la 25-an de septembro 1976, en kuirejo de gepatroj de Larry Mullen jr. laŭ lerneja gazetanonco. Ili estis tiam sep, sed tri foriĝis kaj restis la konata kvar - Mullen, Adam Clayton, Dave Evans, Paul Hewson - kiuj venkis en kapabloesplora konkuro, du jarojn post la fondo. Post tiam helpis ilin manaĝisto Paul McGuinness. Kontraktis kun la bando la firmao Island en marto de 1980 kaj tiu kontrakto daŭras eĉ hodiaŭ.

Bono

La unua albumo (Boy) aperis en oktobro 1980. En 1981 aperis October, kiu respegulis kristanan vidpunkton de la kantisto. En 1983 aperis la albumo War, kiu deklaris ligon al la homaj rajtoj. Ili helpis la afrikajn malsategantojn en 1985, partoprenis en la koncerto Live Aid.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search