UK 1989 | ||
---|---|---|
Loko | Brajtono, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Ekde | 29-a de julio 1989 | |
Ĝis | 5-a de aŭgusto 1989 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 74-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 1989 en la marborda feria urbo Brajtono de Britio. Ĝi havis 2280 partoprenantojn el 55 landoj.[1]
Kadre de ĝi al Universala Esperanto-Asocio aliĝis la Landaj Asocioj Sovetrespublikara Esperantista Unio, Litova Esperanto-Asocio kaj Latvia Esperanto-Asocio. Inter la kulturaj eventoj menciindas prezento de la teatraĵo Kato sur varmega ladotegmento de Tennessee Williams fare de la aktora grupo Kia Koincido - pri ĝi ekzemple detale raportis la renoma brita gazeto The Guardian.
La Alta Protektanto estis Harold Wilson, tiama ĉefministro de Britujo. John C. Wells estis prezidanto de la L.K.K.[2] Krom la kutimajn servojn, la Kongresa Gazetara Servo disponigis serion da artikoloj uzeblaj por gazetara disvastigo.
La kongresa temo estis "Lingvo kaj egaleco en internacia komunikado" zorge de John Wells.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search