Unesko (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo[2]) estas la eduka, scienca kaj kultura organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj. La Esperanta mallongigo naskiĝis el la mallongigo de la anglalingva nomo United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization kaj plene enradikiĝis en tiu formo[3].
Ĝi havas centran oficejon en Parizo, Francio, kaj 73 sub-oficejojn en diversaj partoj de la mondo. Ĝia konstitucio adoptiĝis dum la Londona Konferenco en novembro de 1945 kaj efektiviĝis la 4-an de novembro1946, kiam 20 ŝtatoj deponis akceptilojn.
Laŭ ĝia konstitucio, la ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de juro, kaj por homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Unesko ankaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj[5].
Konservi, revigligi kaj antaŭenigi lingvan diversecon en la mondo estas en la kerno de la misio de Unesko, en la pli larĝa perspektivo antaŭenigi daŭripovvan evoluigon, fortigo de paco kaj repacigon en socioj[6].