Universitato

La konstruaĵo kun la ĉefa enirejo de la kolegio Balliol College, unu el la kolegioj de Universitato de Oksfordo.

Universitato estas institucio de instruado kaj esploro, kiu koncedas akademian diplomon en ĉiuj niveloj (bakalaŭrulo, licenciulo, kaj doktoro) en pluraj temoj. Universitato provizas ambaŭ terciaran instruon kaj kvaternaran instruon.

Laŭ Francisko Azorín universitato estas Plej alta lerneja institucio por instrui diversajn branĉojn de la scio (fakultatoj).[1] Li indikas etimologion el la latina universitas, el unu + versas (unu diversa).[2] Laŭ Thomas Pusch, fine de la 20-a jarcento inter esperantlingvaj studentoj interalie en TEJO tre disvastiĝis la kutimo mallongigi la vorton al slanga kaj neformala mallongigo "univ-o",[3] tiel prononcate sen konsidero de la skribe necesa ligostreko (simile al la establita kaj inter esperantlingvaj studentoj ankaŭ en paroladoj tiel uzata mallongigo "prof-o" por profesoro).

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 207.
  2. Azorín, samloke.
  3. noto pri slangaj studentaj vortoj en Esperanto la 21-an de septembro 2022

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search