Universitato Yale

Universitato Yale
(latine) Universitas Yalensis
privata universitato
privata neprofitcela lernejo
Colonial Colleges (en) Traduki
esplorada universitato
akademia eldonejo Redakti la valoron en Wikidata
kromnomo Buldogoj
(antaŭe) Collegiate School (1701–1718)
moto latine Lux et veritas
hebree אורים ותמים
Urim veTumim
(Lumo kaj vero)
Informoj
fondodato la 9a de oktobro 1701
speco privata
fondaĵokapitalo US$31.11 miliardoj
Situo
Geografia situo 41° 18′ 33″ N, 72° 55′ 43″ U (mapo)41.3092-72.9286Koordinatoj: 41° 18′ 33″ N, 72° 55′ 43″ U (mapo)
lando Usono
urbo Nov-Haveno, Konektikuto
adreso Woodbridge Hall, New Haven, CT, 06520
poŝtkodo 06520
Estraro
Prezidanto Peter Salovey
Provosto Scott Strobel
Prezidanto Peter Salovey (en) Traduki (2013–)
Rick Levin (en) Traduki (1993–2013) Redakti la valoron en Wikidata vd
Nombroj
nombro de studentoj 12 060 el kiuj 4703 bakalaŭraj (aŭtuno 2020)
nombro de kunlaborantoj 4869 (aŭtuno 2019)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Universitato Yale (latine) Universitas Yalensis (Konektikuto)
Universitato Yale
(latine) Universitas Yalensis (Konektikuto)
DEC
Universitato Yale (latine) Universitas Yalensis (Usono)
Universitato Yale
(latine) Universitas Yalensis (Usono)
DEC
Map
Universitato Yale
(latine) Universitas Yalensis
vdr

Yale University [jejl] estas universitato en Nov-Haveno, Konektikuto, Usono. Ĝi fondiĝis en 1701, la tria altlernejo en la usoniĝontaj kolonioj. Temas pri la unua usona universitato, kiu doktorigis studentojn per la akademia grado Philosophiae Doctor (Ph.D., aŭ Doktoro de Filozofio). La universitato estas membro de la Hedera Ligo. Ĝi estas inter la plej eminentaj altlernejoj en la mondo.[1]

Unu el la naŭ Koloniaj Altlernejoj luitaj antaŭ la Usona Revolucio, la Collegiate School renomiĝis kiel Yale College en 1718 por honori la plej grandan privatan financanton de la lernejo dum la unua jarcento de ĝia ekzisto, Elihu Yale.[2][3] Luita de Konektikuta Kolonio, la Collegiate School estis establita en 1701 de pastroj por eduki ministrojn antaŭ ol ĝi translokiĝis la Nov-Haveno en 1716. Originale limigita al teologio kaj sanktaj lingvoj, la instruplano komencis inkluzivi artojn kaj sciencojn je la tempo de la Usona Revolucio. En la 1800aj jaroj, la altlernejo etendiĝis en diplomiĝinta kaj profesia instruo, donante la unuan doktoriĝon PhD (Doktoro de filozofio) en Usono en 1861 kaj organiziĝanta kiel universitato en 1887. La fakultato kaj studentaro de Yale kreskis post 1890 kun rapida grandiĝo de la fizika universitatejo kaj scienca esplorado.

Yale estas organizita en dek kvar konsistigaj lernejoj: la originala bakalaŭra altlernejo, la Postbakalaŭra Lernejo de Artoj kaj Sciencoj de Yale, kaj dek du profesiaj lernejoj. La Firmao Yale regas la universitaton, sed la fakultato de ĉiu lernejo kontrolas ĝian instruplanon kaj diplomajn programojn. Krom centra universitatejo en la urbocentro de New Haven, la universitato posedas atletajn servojn en okcidenta New Haven, universitatejon en West Haven, Konektikuto, kaj arbarojn kaj naturprotektejoj tra Nov-Anglio. Je junio 2020, la fonduso de la Universitato havis valoron de $31.1 miliardo, la dua plej granda de iu ajn eduka institucio. Cetere, la fonduso de la Universitato po studento estas la dua plej granda de iu ajn eduka institucio, malantaŭ Universitato Princeton kaj antaŭ Universitato Stanford, Universitato Harvard, kaj Massachusetts Instituto de Teknologio.[4] La Biblioteko de Universitato Yale, servante ĉiujn konsistigajn lernejojn, tenas pli ol 15 miliono da libroj kaj estas la tria plej granda akademia biblioteko en Usono.[5][6] Studentoj konkurencas en interuniversitataj sportoj kiel la Yale-aj Buldogoj en la NCAA Divido I – Hedera Ligo.

Je oktobro 2020, 65 ricevintoj de la Nobela premio, kvin ricevintoj de la Medalo Fields, kvar ricevintoj de la Premio Abel, kaj tri ricevintoj de la Premio Turing laboras en konekto kun Universitato Yale. Krome, Yale diplomigis multajn rimarkindajn eksstudentojn, inkluzive kvin prezidantojn de Usono, 19 juĝistoj de la Supera Kortumo de Usono, 31 vivantaj homoj kun pli ol miliardo da dolaroj,[7] kaj multaj landestroj. Centoj da membroj de la Usona Kongreso kaj multaj usonaj diplomatoj, 78 MacArthur Fellow-oj, 252 Stipendiuloj Rhodes, 123 Stipendiuloj Marshall kaj naŭ Stipendiuloj Mitchell estis konektitaj kun la universitato. Yale estas membro de la Grandaj Tri (altlernejoj).

Yale estas esplora universitato, kun la plimulto da studentoj en la diplomiĝinta kaj profesiaj lernejoj. Bakalaŭraj studentoj, aŭ studentoj de Altlernejo Yale, venintaj de variaj etnaj, naciaj, sociekonomikaj kaj personaj fonoj. De la envenanta klaso de 2010–2011, 10% estas ne‑usonanoj, kaj 54% ĉeestis publikajn mezlernejojn.[8] La mediana familia enspezo de studentoj de Yale estas US$192 600, kun 57% el studentoj venantaj el la supra 10% plej alt-enspezaj familioj kaj 16% el la malsupra 60%.[9]

  1. Global universities ranked by a different measure. Alirita 2021-09-28.
  2. Berkin, Carol. (2012) Making America: A History of the United States, 6‑a eldono, Boston: Wadsworth. ISBN 978-1-133-31769-2.
  3. The History of Elihu | Do You Elihu?. Yale University. Arkivita el la originalo je July 4, 2020. Alirita 2020-07-04. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-07-04. Alirita 2021-10-06.
  4. College Endowments. Alirita 2021-09-28.
  5. Gibbons, Susan (2013). Yale University Library Annual Report 2012–2013 (Report). Yale University Library. Arĥivita de la originalo je la 14a de julio 2014. Alirita la 1an de julio 2014.
  6. ALA Library Fact Sheet 22 – The Nation's Largest Libraries: A Listing by Volumes Held. American Library Association (July 2010). Arkivita el la originalo je June 19, 2010. Alirita July 15, 2014.
  7. . More billionaires went to Harvard than to Stanford, MIT and Yale combined. CNBC (May 18, 2018). Arkivita el la originalo je May 22, 2018. Alirita April 10, 2017.
  8. Yale Factsheet. Yale.edu. Arkivita el la originalo je April 3, 2007. Alirita December 4, 2011. Arkivigite je 2007-04-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-04-03. Alirita 2021-10-06.
  9. "Economic diversity and student outcomes at Yale", The New York Times, 18 January 2017.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search