La Universitato de Napolo aŭ Università degli Studi di Napoli Federico II estis fondita de Frederiko la 2-a (1194-1250), tiama imperiestro de la Sankta Romia Imperio en la 5-a junio aŭ julio 1224 kaj estas la plej antikva laika institucio subtenita de la ŝtato rilate al universitataj edukado kaj esploroj en la mondo.
Du ĉefaj kialoj kondukis la imperiestron al la konstruado de la ĝenerala studio (institucio en la Reĝlando de Sicilio, kie ĉiuj lernobjektoj estas studitaj): unue, celante ekskluzivan formadon je administra kaj burokrata personaro de la Reĝa Kurio, kaj sekve la preparado de la juristoj en la subtenogrupo al la suvereno por la ŝtata organizado kaj plenumado de la legoj, kaj due, faciligi al la subularo rilate al la kultura formado, evitante ties nenecesajn kaj altkostajn vojaĝojn eksterlanden.
La elekto de Napolo kiel sidejo de la universitato rilatas al motivoj ne nur kulturaj (la urbo ligiĝis al longa meritoplena tradicio, asociita al la figuro de Vergilio, kie eksplicite menciiĝas en dokumento tiuepoke) sed ankaŭ geografiaj kaj ekonomiaj (la martrafiko, la milda klimato kaj la interna strategia pozicio de la reĝlando iel determinis la decidon de la imperiestro).
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search