Unua Libro

Unua Libro
Origine Международный языкъ. Предисловіе и полный учебникъ
Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro
Unua Libro
La unua Unua Libro - rusa eldono, 1887
skribita verko • literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro L. L. Zamenhof
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1887
Loko Varsovio, Rusia Imperio
Eldoninto Ĥaim Kelter
Trajtoj
Ĝenro lernolibro
Sekvanta verko Dua Libro
vdr
Presejo de Ĥaim Kelter ĉe la strato Nowolipie 11 en Varsovio (maldekstre), kie presiĝis la Unua Libro

Unua Libro estas konvencia nomo de la libreto, verkita de L. L. Zamenhof en 1887, kiu anoncis kaj priskribas la lingvon Esperanto (tiam nomitan Lingvo Internacia). La libro estis eldonita sub la kaŝnomo D-ro Esperanto.[1][2] La libro estas lernolibro, priskribanta la gramatikon de la nova lingvo, kaj enhavas mallongajn ekzemplojn de Esperanto, kune kun mallonga rusa–Esperanta vortaro. La libro estis poste tradukita al diversaj Eŭropaj lingvoj, kaj estis sekvita de la Dua Libro de l' Lingvo Internacia kaj ĝia Aldono.

  1. Korĵenkov, Aleksander. La Unua Libro. La Balta Ondo (2016-07-26). Arkivita el la originalo je 2017-01-23. Alirita 2017-04-10. “La 14an de julio 1887 (la 26an de julio, laŭ la Gregoria kalendaro) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis la 42-paĝa broŝuro Internacia lingvo. (...) Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Лазарь Маркович Заменгоф), kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĝis la jarfino aperis pola, franca kaj germana eldonoj de la verketo, kiu poste ricevis la “popolan” titolon: la Unua Libro.”.
  2. Korĵenkov, Aleksander. (2011) Homarano. La vivoj, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof, 2‑a eldono, Serio Scio 8 (esperante), Sezonoj.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search