Unuaj nacioj

Unuaj nacioj
population group • etno
Indiĝenaj popoloj en Kanado
Indiĝenaj popoloj en Kanado
Suma populacio
1 127 010
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Totemo en Viktorio, Brita Kolumbio, Kanado

Unuaj nacioj (angle: First Nations; france: Premières nations) estas etnisma termino por ĉiuj indiĝenaj popoloj en Kanado, krom la inuitoj kaj metisoj (miksrasa posteuloj de krioj kaj eŭropanoj). Por inkluzi tiujn oni foje uzas la terminojn unuaj popoloj (angle: First Peoples) aŭ indiĝenaj popoloj (angle: Aboriginal Peoples).

Ofte la esprimo rilatas ne al etna klasigo, sed al politika, tio estas ke foje oni celas la registaron de la koresponda etno. Sed oni ankaŭ foje uzas ĝin por individuoj en la formo First Nations People, kvankam indianoj estas pli ofte uzata, sed ankaŭ diskutata.[1]

La termino unuaj nacioj verŝajne estiĝis komence de la 1980-aj jaroj. Tiel estiĝis termino, kiu estis esence malsama de la en Kanado uzata termino Indian Tribe (indiana tribo)Band (bando). Tio malpli rilatas al la ĉiutaga uzo ol al la jura kaj politika. Nacio estas protektita de la internacia juro, etno nur de protekto de malplimultoj.

El la ĉirkaŭ 700.000 homoj, kiuj konsideras sin indiĝenoj ĉirkaŭ 565.000 apartenas al la 615 de la kanada ŝtato agnoskitaj triboj, el kiuj vivas ĉirkaŭ 200 en Brita Kolumbio. Nur ili estas laŭ la rilata ministrejo, la Department of Indian Affairs jure indianoj. Ĉirkaŭ 133.000 ne apartenas al tribo, do estas anoj de la unuaj nacioj, sed laŭleĝe ne indianoj. Estas do la ŝtato, kiu decidas, ĉu iu grupo estas tribo, kaj ĉu ano de unu el la unuaj nacioj estas indiano aŭ ne. Tiun decidpovon kontraŭas la termino de unuaj nacioj per la memdecido de la indiĝenoj. Krome la ŝtata uzo eksterjura estas ne preciza.

Lastatempe la indianoj de Usono, nomataj American Indians (amerikaj indianoj)Native Americans (denaskaj amerikanoj), en Alasko Alaska Natives (denaskaj alaskanoj), foje nomataj ankaŭ Locals (lokuloj) koresponde al First Nations (unuaj nacioj) estas nomataj First Americans (unuaj amerikanoj).

  1. Lenore Keeshig-Tobias, Ojibwa, diris en 1990: „How I loathe the term ‘Indian’ … ‘Indian’ is a term used to sell things – souvenirs, cigars, cigarettes, gasoline, cars. … ‘Indian’ is a figment of the white man’s imagination.“ ("Kiel mi malŝatas la vorton 'indianoj'… 'indianoj' estas uzata por vendi ion - memoraĵojn, cigarojn, cigaredojn, benzinon, aŭtojn. … La 'indiano' estas fantaziaĵo de la blankulo."). Citita laŭ The New Zealand Digital Library Arkivigite je 2008-12-01 per la retarkivo Wayback Machine, germane de Phillip Wearne: Die Indianer Amerikas, Göttingen 1996, ISBN 3-88977-455-5, S. 21.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search