Urbo de Literaturo (Unesko)

Biblioteko Brera en Milano, Italio.

Urbo de Literaturo estas koncepto ene de la UNESKO-programo Reto de Kreemaj Urboj de Unesko[1] (angle Creative Cities Network), kiu estis lanĉita en 2004 por antaŭenigi kunlaboron inter urboj, kiuj uzas krepovon kiel gravan faktoron por sia urba disvolviĝo.

Diversaj literaturrilataj instancoj (ekz. PEN-sekcio, bibliotekoj, libroeldonejoj) povas kandidatiĝi por fariĝi Urbo de Literaturo.

Biblioteko Clementinum en Prago, Ĉeĥio.

La ideo de internacia reto de literaturaj urboj ekestis en Edinburgo en la fruaj 2000-aj jaroj.

La Reto havas membro-urbojn rilate al diversaj kreivaj kampoj: krom pri Literaturo ankaŭ pri Vidaj artoj, Metiaj kaj popolaj artoj, Dezajno, Gastronomio, Muziko, Kino [2].

  1. (fr, en) Réseau des Villes créatives, Unesko
  2. 64 Cities Join the UNESCO Creative Cities Network (64 urboj aliĝas al la reto de Kreemaj Urboj (angle).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search