Ursula Gertrud VON DER LEYEN [urzula gertrut fon der lajen] (naskita Ursula ALBRECHT [albreht] la 8-an de oktobro 1958 en Elsene, Belgio) estas germana politikistino. Ŝi estas membro de la kristandemokratia partio CDU.
De 2003 ĝis 2005 ŝi estis ministro pri socialaj aferoj, virinoj, familioj kaj sano de Malsupra Saksio. De 2005 ĝis 2009 ŝi estis ministro pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio en la ministraro unua de Angela Merkel. En 2009 ŝi transprenis la postenon de ministro pri laboro kaj socialaj aferoj de la sampartiano Franz Josef Jung. En la tria ministraro de Angela Merkel ŝi estis ministro pri defendo.
La 16-an de julio 2019 la Eŭropa Parlamento elektis ŝin prezidanto de la Eŭropa Komisiono, kun oficperiodo ekde la 1-a de decembro 2019.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search