Vakuo

Pumpilo por montri vakuon
Ĉi tiu pentraĵo: Eksperimento pri birdo en la aerpumpilo de Joseph Wright el Derbio, 1768, prezentas eksperimenton faritan de Robert Boyle en 1660.
Ampoloj enhavas partan vakuon, kutime plenigitan per argono, kiu protektas la volframan (tungsten) filamenton.
Granda vakuĉambro por trejnado de kosmonaŭtoj.

Vakuo estas spaco entenanta neniom da materio, aŭ premon malpli altan ol kutima atmosfera premo de 101.3 kPa. En la praktiko ĝi estas spaco entenanta treege maldensan materion, precipe post elpumpado de aero, nome malplena ujo, senenhava ujo. Laŭetende, oni nomas vakuo ankaŭ la kondiĉon de regiono en kiu la denseco de partikloj estas tre malalta, kiel por ekzemplo la interstela spaco. Sub eksteraj atmosferaj kondiĉoj vakuo ŝajnas alsuĉi aeron, sed vere la ekstera premo enpuŝas ĝin. Ĝi povas ekzisti nature aŭ esti kreita artefarite, ĉar ĝi povas esti uzita por teknologio aŭ scienco, kaj eĉ en la ĉiutaga vivo. Oni profitas ĝin en diversaj industrioj, kiel ĉe la nutrindustrio, la aŭtomobila industrio aŭ la kuracilindustrio.

La mezurunuo de vakuo uzata estas nomata paskalo, mallongigita per Pa. Vakuo ankaŭ povas esti esprimita per uzado de torr, per barometra skalo, aŭ kiel procento de la atmosfera premo per uzado de la mezurunuo baro, mallongigita per bar. La kvalito de parta vakuo referencas al kiom multe ĝi alproksimiĝas al perfekta vakuo. En egaleco de kondiĉoj, ju pli malgranda premo de gaso, des pli grandkvalita vakuo. Por ekzemplo, tipa aersuĉilo produktas sufiĉan suĉadon por reduktir la aerpremon je ĉirkaŭ 20% proksimume.[1] Sed ja eblas vakuoj pli altkvalitaj. La ĉambroj de ultravakuo, oftaj en kemio, fiziko kaj inĝenierado, funkcias sub biliono (10−12) de la atmosfera premo (100 nPa), kaj povas atingi ĉirkaŭ 100 partiklojn/cm3. La ekstertero etas vakuo eĉ pli altkvalita, kun ekvivalento je nur malmultaj atomoj de hidrogeno por kuba metro averaĝe en la intergalaksia spaco.[2]

La vakuo estis ofte aperanta temo por debato filozofia ekde la Antikva Grekio, sed ĝi ne estis studita empirie ĝis la 17-a jarcento. Evangelista Torricelli produktis la unuan vakuon de laboratorio en 1643 kaj sekve oni disvolvigis aliajn eksperimentajn teknikojn kiel rezulto de liaj teorioj pri la atmosfera premo. La torricelli-a vakuo estas kreita plenigante altan ujon el vitro fermitan per unu el ties ekstremaĵojn per hidrargo, kaj poste renversante ĝin en alia ujo por enhavi la hidrargon.[3]

La vakuo iĝis valora industria ilo en la 20-a jarcento pro la enkonduko de la inkandeskaj ampoloj kaj de la vakutuboj, kaj ekde tiam ekzistas ampleksa gamo de teknologioj pri vakuo. La disvolvigo de la pilotitaj kosmonaŭtaj flugoj levis intereson por la efiko de la vakuo sur la homa sano kaj sur la vivaj estaĵoj ĝenerale.

  1. Campbell, Jeff. (2005) Limpieza rápida, p. 97. ISBN 978-1-59486-274-8. Oni atentigum ke 1 akvocolo estas ≈0,0025 atm.
  2. (1968) “Studo de la Loka Grupo pere de la uzado de la teoremo de Virial”, Publikaĵoj de la Astronomia Societo de Japanio, p. 230.  Tiu fonto ĉirkaŭkalkulas densecon de 7 kun e=-29 kaj u=g/cm3 por la Loka Grupo. Unu atommasa unuo estas 1,66 kun e=-24 kaj u=g, por proksimume 40 atomoj por kuba metro.
  3. Cómo hacer un tubo Geissler experimental, ĉiumonata Popular Science, Februaro 1919, nenumerita paĝo. Bonnier Corporation

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search