Valadolido

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Valladolid
Valadolido
hispane Valladolid
urbo
Fotomontaĵo
Valadolido
Oficiala nomo: Valladolid
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco Provinco de Valadolido
Historiaj regionoj León, Reĝlando de Leono
Konataj lokoj Katedralo de Valadolido, Preĝejo San Pablo, Santa María La Antigua
Rivero Pisuergo
Situo Valadolido
 - alteco 698 m s. m.
 - koordinatoj 41° 38′ 00″ N 04° 43′ 00″ U / 41.63333 °N, 4.71667 °U / 41.63333; -4.71667 (mapo)
Areo 197,91 km² (19 791 ha)
Loĝantaro 316 564 (2007)
Denseco 1 599,54 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 47001-47016
Telefona antaŭkodo 983
Situo de Valadolido enkadre de Hispanio
Situo de Valadolido enkadre de Hispanio
Situo de Valadolido enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Valladolid
Retpaĝo: www.ava.es
Map

Valladolid [Baljadolid] estas municipo kaj urbo, situanta en la nordokcidenta parto de la ibera duoninsulo, ĉefurbo de la provinco Valadolido kaj sidejo de la Parlamento kaj Registaro de la aŭtonoma komunumo Kastilio kaj Leono.

Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 297 459 loĝantoj sur areo de 197 910 000 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0 loĝantoj/km². Ĝi havis, laŭ datumoj de INE de 2014, 306.830 loĝantojn, kaj situas en la 13a municipo pli enloĝata de Hispanio, kaj la unua (1ª) en la tuta hispana nordokcidento. La tuta metropolita areo kun 23 municipoj situas la 23a en Hispanio kun 414.281 loĝantoj (INE 2013). Ĝi havas areon de rekta soci-ekonomia influo de pli ol 700.000 personoj.

Spite ke ekzistis praloĝantoj dum la Paleolitika periodo, kaj restaĵoj de vakceoj (praloĝantoj), kaj romiaj, Valadolido ne havis stabilajn loĝantojn ĝis la resetliĝo de la valo Doŭro, kiam la reĝo Alfonso la 6-a donacis siajn posedaĵojn al sia kunlaboranto Pedro Ansurez, en 1072.

Dum la mezepoko estis sidejo de la parlamento de Kastilio kun foruoj kaj reĝa Ĉarto kaj aliaj instancoj kiel Iglesia Colegial, konvertita en Katedralo de Valadolido en 1595, Universitato, Reĝa Tribunalo kaj Kancelierejo.

Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio) uzis ĝin kiel politikan ĉefurbon kaj pli poste, de 1601 ĝis 1606 ĝi estis la ĉefurbo de la Hispana Imperio. En 1606 oni translokigis la ĉefurbon al Madrido. De tiam la urbo perdis povon ĝis la alveno de la fervojo en la 19a jarcento, kiam aperis la unuaj siderurgiaj laborejoj. Tiam oni kreis la Banko-n Valladolid. En 1856 oni fondis la ĵurnalon El Norte de Castilla, unu el la plej antikva de la tuta hispana ĵurnalaro. Post la Hispana Enlanda Milito, la urbo multe ŝanĝiĝis pro la instalo de la aŭtomovila industrio kaj aliaj sektoroj.

En Valadolido Fernando la 3a estis proklamita reĝo de Kastilio kaj la Katolikaj Gereĝoj geedziĝis. Naskiĝis Henriko la 4-a (Kastilio), Filipo la 2-a (Hispanio), Filipo la 4-a (Hispanio) kaj Anna de Aŭstrio, nome reĝino de Francio, Magallanes subskribis kapitulaciojn por rondnavigi la Teron, kaj Kristoforo Kolumbo mortis. En ĉi tiu kastilia urbo Cervantes finis sian faman verkon Don Kiĥoto.

Ĝi konservas en sia antikva kvartalo historiajn palacojn, nobelajn domojn, preĝejojn, placojn, aleojn, parkojn kaj krome belajn muzeojn, el kiuj la plej elstara estas la Muzeo de skulptarto, Nuntemparta Muzeo, Patio Herreriano, Orienta Muzeo, domo José Zorrilla y Moral Muzeo, kaj Domo de Cervantes.

La plej elstaraj aktivaĵoj de la jaro estas la Sankta Semajno en Valadolido, la Internacia Kin-festivalo, Internacia turisma foiro, Pingüinos, nacia konkurso pri Tapas kaj Teatra Surstrata Festivalo (TAC).

Ĝia posicio kaj ĝiaj grandaj retoj de aŭtovojoj, Grandrapida trajno (AVE), flughaveno kaj ĝia loĝistika interkonektilo kun la Transeŭropa transporta reto, helpos por la industria bazo de Kastilio kaj Leono.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search