Vanuatuo[2][3], oficiale Respubliko de Vanuatuo (bislame Ripablik blong Vanuatu, angle Republic of Vanuatu, france République du Vanuatu), estas oceania ŝtato en Melanezio, en la Korala Maro (Pacifika Oceano). Ĝi estas insularo konsistanta el 83 insuloj, plejparte vulkanaj.
En la insularo unue loĝis melanezianoj. Eŭropanoj malkovris ĝin en 1606 kiam alvenis Pedro Fernandes de Queirós al la insulo Espiritu Santo. Nomita “Novaj Hebridoj” post James Cook, la insularo spertis koloniigon de eŭropanoj inter la 18-a kaj 19-a jarcentoj. En 1904, Francio kaj Britio decidis kunregi ĝin: de 1906 ĝis 1980, Novaj Hebridoj estis la sola kolonio regata de du landoj. En 1980, ĝi sendependiĝis kaj eknomiĝis Vanuatuo.
La nomo Vanuatu devenas de la vortoj vanua (“lando”) kaj tu (“stari”), kiuj ekzistas en pluraj el la lokaj lingvoj[4].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search