Varmo

Vidu ankaŭ artikolon Varmo (Italio) pri komunumo en Italio.


Varmo el suno estas origino de vivo en la Tero. La scienco de varmo kaj ĝia rilato kun laboro estas termodinamiko. Transdonado de varmo estas kreita multmaniere.

Varmo (mallongigo Q) estas la movado de energio inter du korpoj de malsamaj temperaturoj.[1] La SI-unuo de varmo estas la Ĵulo.

Kvankam iuj uzas la esprimon "termika energio" kiel sinonimon de varmo, varmo fakte ne estas energio, sed movado de energio. Ĉiuj objektoj (materio) havas iom da interna energio, fizika grando rekte proporcia al temperaturo de objekto, kiu rilatas al hazarda movado de ties atomoj kaj molekuloj. Kiam du objektoj de malsama temperaturo varme kontaktas, ili interdonas internan energion, kiu fluas de objekto de plej alta temperaturo al de malplej alta ĝis varma ekvilibro estas atingita, t.e., ĝis temperaturoj egaliĝas.

En termodinamiko la kvanto TdS prezentas mezuron de malekzakta diferencialo de varmo δQ, kiu estas la absoluta temperaturo de iu objekto multiplikita per diferenciala kvanto de entropio en sistemo, mezurita ĉe la bordero de objekto. Laŭ la unua leĝo de termodinamiko, adicio inter la malekzakta diferencialo de varmo kaj la malekzakta diferencialo de laboro δW estas la diferencialo de interna energio dU. (Oni povas kompreni la vorton "diferencialo" pli malpli kiel ŝanĝiĝado, do la ŝanĝiĝado de varmo plus la ŝanĝiĝado de laboro egalas la ŝanĝiĝado de interna energio.)

Varmo povas transdoniĝi inter objektoj per radiado, varmokondukto kaj konvekto. Temperaturo estas uzata kiel bazo por mezuro de interna energio aŭ entalpio, kiu estas nivelo de elementa movado komencanta varm-transdonon. Varm-transdono povas okazi nur inter objektoj aŭ areoj kun malsamaj temperaturoj (laŭ la nula leĝo de termodinamiko), kaj tiu transdono okazas spontanee nur laŭ la direkto al la pli malvarma korpo (kiel asertas la dua leĝo de termodinamiko). La transdono de varmo el unu objekto en alian kun temperaturo egala aŭ pli alta ol tiu de la unua nur eblas per varmopumpilo.

  1. Schroeder, Daniel V.. (2000) An introduction to thermal physics (Enkonduko al termika fiziko). San-Francisko, Kalifornio: Addison-Wesley, p. 18. ISBN 0-321-27779-1. “Heat is defined as any spontaneous flow of energy from one object to another, caused by a difference in temperature between the objects" (Varmo estas difinita kiel ajna spontanea fluo de energio de unu objekto al alia, kaŭzita de diferenco de temperaturo inter la objektoj").”.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search