Vatikana Biblioteko

Vatikana Biblioteko
nacia biblioteko Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1450 vd
Geografia situo 41° 54′ 17″ N, 12° 27′ 16″ O (mapo)41.90472222222212.454444444444Koordinatoj: 41° 54′ 17″ N, 12° 27′ 16″ O (mapo)
Lando(j) Vatikano vd
Situo Vatikano
Adreso Cortile del Belvedere, V-00120 Città del Vaticano
Vatikana Biblioteko (Vatikano)
Vatikana Biblioteko (Vatikano)
DEC
Map
Vatikana Biblioteko
Membro de Societo de Historio de Francio (1895–)
Konferenco de Eŭropaj Naciaj Bibliotekoj
IIIF Consortium (en) Traduki
Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj Redakti la valoron en Wikidata vd
Filioj R. Pfister Collection (en) Traduki
Arkivo Apostola de Vatikano (–1612) Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Vatikana Biblioteko (oficiale Bibliotheca Apostolica Vaticana en latina, aŭ Apostola Vatikana Biblioteko) estas la biblioteko kiun la Sankta Seĝo aranĝigis kaj prizorgigis en Vatikano (adreso: Salono Siksta, Korto de Belvedere) kaj kiu nun posedas kolektojn de antikvaj tekstoj kaj de raraj libroj inter la plej gravaj de la mondo. Ĝia historio resumiĝu tiel:

Papo Nikolao la 5-a (1447-1455), elstara humanisto de la 15a jarcento, unua konceptis la ideon, kaj fondis kolekton de kodeksoj kiu estus la unua nukleo de la estonta biblioteko. La fondo, male, de la biblioteko reeĥas la memoron pri Siksto la 4-a, papo ekde 1571 ĝis 1584, kiu per la buleo Ad decorem militantis Ecclesiae, kiu ankaŭ nomumis Bartolomeno Sacchi el Mantuo gubernator et custos (reganto kaj gardanto) de la biblioteko. Ĉar tiu gubernator kromnomiĝis ankaŭ Plàtina, la biblioteko estis indikita ankaŭ per “Biblioteko Palatina”.

La nova biblioteko rikoltis la manuskriptojn, la kodeksojn, la fondaĵojn de Siksto la 4-a kaj de ties antaŭuloj. La celoj estas resumitaj de Paŭlo la 6-a en la parolado okaze, 1975, de la 5a jarcento de la BAV: “La biblioteko estis laŭjarcente dotita je abunda kaj grandvalora, eĉ netaksebla, libra riĉaĵo por ĉion tion meti je dispono de studuloj, en la diversaj fazoj de la konsultado, de la legado, de la kontrolo kaj de la konkluda sintezo”.

Siksto la 5-a komisiis al la artitekto Domenico Fontana la konstruon de la salono Siksta en kiu la volumoj estis sistemigitaj sur taŭgaj srankoj, kie ili restis ĝis la papado de Leono la 13-a. Nun la salono kaj apudaĵoj tiucele okupitaj estas en rearanĝa fazo en kiu fina celo estas la diĝitigo de la senmezura heredaĵo de manuskriptoj; estas ankaŭ antaŭviditaj diversaj reordigoj por faciligi la konsultadon de la esploristoj vizitantaj la apostolan bibliotekon, kiuj estas mezume 20.000 po jare (2010).

La bildo en la informkesto montras la Papo Siksto la 4-a nomumas Bartolomeo Platina al prefekto de la Vatikana Biblioteko, fresko de Melozzo da Forlì, 1477, nun en la Vatikanaj Muzeoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search