Vatikanaj Grotoj

Tombo de Pio la 12-a en la Vatikanaj Grotoj.
Tombo de Paŭlo la 6-a (1963 - 1978).
Tombo de Johano Paŭlo la 1-a (1978).

La Vatikanaj Grotoj etendiĝas sub la centra navo de la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano, tri metrojn sub la nuna pavimo, de la ĉefaltaro (la tieldirita “papa altaro”) ĝis la mezo de la navo: ili formas veran kaj propran subteran preĝejon kiu okupas la spacon inter la nuna pavimo de la baziliko kaj tiu de la antikva kvarjarcenta konstantena baziliko.

Fakte, tiuj kiuj malpropre estas nomataj “grotoj” reale kunfiguras la interspacon inter la antikva konstantena baziliko kaj tiu nuna: marŝante en la “grotoj”, oni tretas la spacon sur kiu leviĝis la baziliko konstruigita de la fama imperiestro Konstanteno kaj funkcianta ĝis la fino de la 16-a jarcento. Tiu estas la motivo pro kio la “grotoj” ne etendiĝas laŭlonge de la tuta centra superstaranta navo de la nuna baziliko, kiu havas la amplekson preskaŭ duoblan.

La plano de la Vatikanaj Grotoj, kiuj disbranĉiĝas inter niĉoj, koridoroj kaj flankaj kapeloj, estas tiu de vera trinava preĝejo (la tieldiritaj “malnovaj grotoj”) kun kapeloj kiuj gastigas tombojn de papoj; la absido, duoncirkla, de tiu preĝejo, kun kapeloj kaj tomboj (la tieldiritaj “novaj grotoj”) havas kiel centran idealan punkton, supre de la grotoj, la kapelon de Sankta Petro de la supra baziliko, kaj ĝiajn papan ĉefaltaron kaj la Mikelanĝelan kupolon, kaj en la nekropolo, la tombon de Sankta Petro, la unua roma papo.

La Vatikanaj Grotoj konsistigas monumentan komplekson fascinan pro la multaj historiaj memoraĵoj konservitaj. Krom tio, la grotoj riĉas je artverkoj iam ornamantaj la malnovan bazilikon

Kristo sur la ĉaro de la Suno. Mozaikaĵo de nekropolo antikva vatikangrota substaranta

Inter la la plej elstaraj artverkaĵoj en la vatikanaj grotoj konserviĝas la funebraj monumentoj de papo Bonifaco la 8-a, de Arnolfo di Cambio. Notiĝas ankaŭ la tombo de kardinalo Berardo Eroli (verkaĵo de Giovanni Dalmata) kaj fragmentoj de friskoj atribuitaj al Pietro Cavallini.[1]

  1. Aliaj funebraj monumentoj, kiel tiu papo Siksto la 4-a (realigita de Antonio Pollaiolo en 1493) estas konservitaj en la Ĉambro de la Trezoro de Sankta Petro (aliro el la dekstra navo de la suprastaranta baziliko).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search