Vendo

Vendo[1] estas kontrakto per kiu partio (vendanto) transdonas posedaĵon al alia partio (aĉetanto) kiu devigas sin pagi al li prezon, kutime monon. Vendado estas ripeta aŭ pli ĝenerala tia agado. Depende de la landa juro, kaj de la ecoj de la posedaĵo, la posedrajto transiras de la vendanto al la aĉetanto tuj, aŭ kiam la posedaĵo estas transdonata, aŭ kiam la vendo estas registrita en tiucelaj registroj.

La sama ago nomiĝas aĉetado se oni konsideras ĝin el la vidpunkto de la persono kiu donas monon.

Domo povas esti vendota, vendata aŭ vendita depende de la fazo de la transakcio.

Ekzemple:

Laŭ la itala juro, la rajto je difina kvanto de nedistingita varo, kiel grenoj, transiras kiam la vendanto apartigas la vendatan kvanton de pli granda aro.
Laŭ la germana juro, la rajto je bieno transiras kiam la vendo estas registrita en la bienregistron.
  1. laŭ artikolo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 2020, reta versio

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search