Vento

Kial la vento blovas? - Video de la jutuba kanalo Scivolemo.
Klasika bildo de Eolo, dio en Antikva Grekio de la ventoj.
Eolo de Aleksandre Jakovlef montras Eolon kiel personigo de la vento blovanta super boatoj; ja vento ege gravis por klasikaj velboatoj kiel tiuj kiuj aperas en la pentraĵo.
Pieter Kluyver (1816–1900)

La vento estas movado de la aero tra la atmosfero. Tian movadon plejparte kaŭzas la malsama varmigo de la tero kaj la maro fare de la sunradioj. La varmigo malsimilas dum tago kaj nokto, dum somero kaj vintro, kaj dum veteraj sezonoj disde aliaj. Per tio estiĝas regionoj de alta kaj malalta aerpremo. La aero fluas de la alta al la malalta. Tiu fluo estas kurbigita per la Koriolisforto rezultanta de la rotacio de la Tero.

La vento estas ĝenerale konsiderata la fluo de gasoj grandskala. En la tera atmosfero, la vento estas la movado amase de la aero kongrue kun la diferencoj de atmosfera premo. Günter D. Roth difinis ĝin kiel «la kompensado de la diferencoj de atmosfera premo inter du punktoj».[1]

En meteologio, plej ofte oni nomas la ventojn laŭ la forto kaj la direkto el kiu ili blovas. La subitaj pliiĝoj de la rapideco de la vento dum mallonga tempo, la fortaj ventoj de daŭrado intermeza, la ventoj de longa daŭrado havas diversajn nomojn laŭ siaj averaĝaj fortoj kiel por ekzemplo brizo, tempesto, ŝtormo, uraganotajfuno. La vento povas esti okazanta laŭ diversaj skaloj: el ŝtormaj fluoj kiuj daŭras dekojn de minutoj ĝis lokaj brizoj generitaj per la diferenca varmigo de la tera surfaco kaj kiuj daŭras kelkajn horojn, kaj eĉ tutmondaj, kiuj estas la frukto de la diferenco de absorbo de suna energio inter la diversaj zonoj geoastronomiaj de la Tero. La du ĉefaj kaŭzoj de la atmosfera cirkulado grandskala estas la diferenciala varmigo de la tera surfaco depende de la latitudo, la inercio kaj la centrifuga forto produktitaj per la rotacio de la planedo. En la intertropika zono, la diferenco de atmosfera premo inter la oceanoj (amasoj da varma kaj malseka aero) kaj la kontinentoj (amasoj da varma kaj seka aero) dum la somero en la Norda hemisfero, tio estas, inter junio kaj septembro, okazigas la formadon de sezonaj ventoj inter la Hinda Oceano kaj la azia kontinento kaj la temperaturaj depresioj en la interno de la kontinentoj, speciale en Azio kaj malplikvante en Nordameriko, inter la Golfo de Meksiko kaj la interno de Usono (Usona Mezokcidento) konstituas la tialon de la musona cirkulado de la ventoj, kiuj iras dum la epoko de plia varmo, al moviĝo al la interno por peli la cirkuladon de musonoj.

En la marbordaj areoj, la ciklo mar/teraj brizoj povas difini la lokajn ventojn, dum en la zonoj kun varia reliefo la brizoj de valo kaj de montaro povas domini tiujn lokajn ventojn.

En la homa civilizacio, la vento inspiris la mitologion, ludis gravan rolon por la historiaj okazaĵoj, etendis la atingojn de la transporto kaj de la miliarto, kaj havigis fonton de energio por la meĥanika laboro, la produktado de elektro kaj la distro. La vento pelis la veturadon de la velŝipoj tra ĉiuj oceanoj de la Tero. La balonoj uzas venton por mallongaj vojaĝoj, kaj la motorflugo uzas ĝin por generi levoforton kaj malpliigi la konsumon de brulaĵon. La zonoj kun tranĉaĵoj de la vento okazigitaj de variaj meteologiaj fenomenoj povas okazigi danĝerajn situaciojn por la aviadiloj. Kiam la ventoj estas fortaj, la arboj kaj la strukturoj kreitaj de la homoj povas esti ege damaĝitaj aŭ eĉ tute detruitaj.

La ventoj povas krei la formon de la reliefo pere de serio de procezoj eolaj kiel la formado de fekundaj grundoj (por ekzemplo, la leŭso) aŭ la detruo de la grundoj mem pro la erozio. La polvo de grandaj dezertoj povas esti movita al grandaj distancoj de centoj kaj miloj da kilometroj el la devenloko fare de la ventoj kiuj estu dominantaj, kaj la ventoj kiuj estas akcelitaj de kruta topografio kaj estas asociaj kun sabloŝtormoj ricevis regionajn nomojn en diversaj mondopartoj pro ties forta efiko sur tiuj mondoregionoj. La vento influas la etendon de la arbaraj incendioj ĉar ĝi povas haltigi aŭ akceli la incendioj. Ĝi ankaŭ ludas gravajn rolojn en la disigo de la semoj de multaj plantoj, kaj ebligas la survivadon kaj disigon de tiuj vegetalaj specoj, same kiel de la populacioj de flugantaj insektoj. Kombine kun la malvarmaj temperaturoj, la vento havas negativan efikon por la brutaro. La vento tuŝas la rezervojn de manĝaĵoj de la animaloj kaj iliajn strategiojn de predado kaj defendo.

Granda vento, kiu estas malalta aeropremo centra, malpli ol 975 hPa, okazas per koncentrita varmeco sur maro.

  1. Günter D. Roth Meteorología. Formaciones nubosas y otros fenómenos meteorológicos. Situaciones meteorológicas generales. Pronósticos del tiempo. Barcelona: Ediciones Omega, 2003 (originala germana eldono: Munkeno, 2002)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search