Vetoo

Vetoo estas jura ago, per kiu instanco minoritata aŭ ne ĝenerale decidrajta malhelpas aŭ blokas la efektivigon de iu decido. Vetoo estas konservema rimedo, ĉar ĝi favoras la konservon de la aktuala stato kontraŭ ŝanĝoj.

Kie decidoj okazas per voĉdono, vetoo estas pli forta rimedo ol kontraŭvoĉo. Povas okazi, ke veto-rajta partio voĉdonas kontraŭ iu decido, sed pro respekto al la majoritata volo aŭ alia kialo ne vetoas.

En kelkaj okazoj veto-rajto ne estas absoluta, sed nur malfaciligas decidojn. Ekzemple en Usono la prezidento povas per vetoo bloki leĝon de la parlamento, sed tiu ĉi povas per du-triona plimulto (en ambaŭ ĉambroj) superi la vetoon. Tiu vetoo do efikas nur kontraŭ simpla plimulto. Alia speco estas la suspenda vetoo, kiun havas ekzemple la prezidentoj de Francio kaj Italio; ĝin la parlamento povas nuligi en dua voĉdono eĉ per simpla plimulto.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search