Vicente Rojo Lluch | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1894 en La Font de la Figuera |
Morto | 15-an de junio 1966 (71-jaraĝa) en Madrido |
Tombo | San Justo Cemetery (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | oficiro verkisto ![]() |
Vicente ROJO LLUCH [ROĥo JUĈ] (Fuente la Higuera, Provinco Valencio; 8-a de oktobro 1894 - Madrido, 14-a de oktobro 1966) estis hispana militisto, ĉefo de la Alta Stabanaro de la Popola Armeo de la Respubliko dum la Hispana Enlanda Milito. Ĝi estis konata pro sia partopreno estre de la fortoj de la respublika flanko dum la milito en la defendo de Madrido, same kiel en la planado de operacoj por la Batalo de Ebro, (okupante jam la postenon de Generalo de la Alta Stabanaro), por tiu de Brunete, kaj fine por la Plano P pri atako en la areo de suda Ekstremaduro.[1] Kvankam li estis en la respublika flanko, li mem difinis sin kiel romkatolika.[2][3] Je la fino de la milito li estis ekzilita en diversaj landoj: Francio, Argentino kaj Bolivio. En 1957 li sukcesis reveni en Hispanio kaj estis juĝita pro "helpo al la ribelo" ( la frankisma juro ŝanĝis la akuzojn kaj konsideris "ribelantoj" la kontraŭribelantoj) kaj perdis sian militistan karieron. Li estis aŭtoro de diversaj libroj rilataj al la historia rakontaro de la Hispana Enlanda Milito, same kiel pri la socia etoso kiu ĉirkaŭis la konflikton. Dum sia vivo, antaŭ kaj post milito, li estis profesoro kaj publikigis diversajn librojn specializitajn pri diversaj fakoj de la militscienco.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search