Vidkapablo

Homa okulo

La vidkapablovidado estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo — kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj — estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.

Vidaj perceptaĵoj ne simple estas la rektaj rezultoj de impresoj de videbla lumo, kiel okazus en fotilo. Sed nur la plektiĝo kaj komparo de la akceptitaj lumaj impresoj kun la cerbe memorigitaj bildoj kreas la percepton, kiu post pli longa, atenta rigardado povas esti detaligita kaj «fajnigita».

Tiu rilato inter okula registro kaj cerba memoraĵo klarigas, kial oni multe pli rapide vide ekkonas aferojn, kiuj estas tre kutimaj, ol aferojn nekutimajn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search