Vidkun Quisling

Vidkun Quisling
Quisling en Oslo. (1942)
Quisling en Oslo. (1942)
Persona informo
Vidkun Abraham Lauritz Jonssøn Quisling
Naskiĝo 18-a de julio 1887
en Fyresdal (Norvegio)
Morto 24-a de oktobro 1945
en Oslo (Norvegio)
Mortis pro Mortpuno Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj norvega vd
Loĝloko Fyresdal • Drammen • Gjerpen Municipality • Oslo urban area vd
Ŝtataneco Norvegio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Norvega Militista Akademio
Norvega Militista Kolegio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Centra Partio (1931-1933)
Nasjonal Samling (1933-1945)
Subskribo Vidkun Quisling
Familio
Patro Jon Lauritz Qvisling (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Anna Qvisling (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Jørgen Quisling Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Aleksandra Andreevna Voronina
Maria Vasilijevna Quisling (disputebla)
Parencoj Nils Andreas Quisling (en) Traduki (onklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
oficiro
kunlaboranto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Berlino vd
Ministro-Prezidanto de Norvegio
Dum 1-a de februaro 19429-a de majo 1945
Ministro pri defendo
Dum 19311933
Antaŭulo Torgeir Anderssen-Rysst
Sekvanto Jens Isak de Lange Kobro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vidkun Abraham Lauritz Jonssøn Quisling ([ˈʋɪdkʉn ˈkʋɪʃlɪŋ], Esperanto Vidkun Kvislingo) n. la 18-an de julio 1887 - m. la 24-an de oktobro 1945, estis norvega politikisto. La 9-an de aprilo 1940, dum la germana invado de Norvegio, li imponis sin kiel nova ŝtatestro per puĉo subtenita de nazia Germanio, tiel akirante internacian reputacion de perfidulo. De 1942 ĝis 1945, Quisling diligente oficiis kiel ministroprezidento de Norvegio, kunlaborante kun la germanaj okupaciaj oficialuloj. Lia registaro, konata kiel la "Nacia registaro" (norvege Nasjonale regjering), plejparte konsistis el ministroj de la politika partio Nasjonal Samling, kiun li fondis en 1933. Tiu kunlaborisma reĝimo aktive kontribuis al la germana fina solvo kontraŭ judoj kaj aliaj supozite malsuperaj homoj. Quisling estis procesita okaze de la postmilita malnaziigo de Norvegio kaj li estis kondamnita je mortpuno pro financa fraŭdo, murdo kaj ŝtatperfido. Li estis pafekzekutita de militista taĉmento la 24-an de oktobro 1945 en la fortikaĵo Akershus en Oslo. Dum la Dua Mondmilito kaj poste, la vorto quisling (esperante "Kvislingo") fariĝis en pluraj lingvoj komuna sinonimo de perfidulo.

Quisling estis la filo de pastoro de la Eklezio de Norvegio. Li progrese kunfandis elementojn de kristana doktrino, scienco kaj filozofio en novan teorion, kiun li nomis "universismo". Antaŭ ol komenci politikan karieron, Quisling deziris provi sian valoron en la armeo : li aniĝis al la Ĝenerala Stabo en 1911 kaj ekspertiĝis pri rusaj aferoj. Quisling estis sendita al Rusio en 1918, kaj kunlaboris kun Fridtjof Nansen en Ukrainio okaze de la malsatego de 1921. Li sekve asistis Frederik Prytz en Moskvo. Kiam Prytz forlasis Rusion en 1927, Quisling oficiale fariĝis la norvega diplomato responsa pri brita diplomatio en Rusio. Pro tiuj eminentaj servoj, Georgo la 5-a atribuis al li la rangon de komandanto en la Ordeno de Brita Imperio, kvankam tiu honoro estis poste nuligita. Quisling revenis al Norvegio en 1929 kaj oficiis kiel ministro pri defendo de la sinsekvaj agraraj registaroj de 1931 ĝis 1933. Kvankam Quisling akiris iom da populareco danke al siaj oftaj kritikoj kontraŭ la politika maldekstro, lia partio neniam spertis favorajn balotrezultojn kaj estis nur malĉefa, kiam okazis la puĉo de 1940.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search