Vikinga erao

Teritorioj kaj vojaĝoj de la vikingoj

La vikinga erao estas la termino por la erao en la historio de Eŭropo, precipe ĉe Nordeŭropa kaj Skandinavia historio, kiu etendiĝas de la 8-a ĝis la 11-a jarcento, kaj kelkaj indikas pli precize el 793 al 1066, post la Ĝermana Ferepoko.[1] Skandinaviaj (normanaj) vikingoj esploris Eŭropon de ĝiaj maroj kaj riveroj, komercante kaj militante. La vikingoj ankaŭ atingis Islandon, Feroojn, Gronlandon, Novlandon, Normandion, Skotlandon, UkrainionRusion, Irlandon kaj eĉ Anatolion. Ankaŭ, estas kialoj kredi je la legendo pri Vinland, kiu asertas, ke la vikingoj atingis landojn pli sudajn de Novlando. En 2008, L'Anse aux Meadows, arkeologia situo ĉe la plej norda ekstremaĵo de la insulo de Novlando, Kanado, restas la nura larĝe akceptita situo de antaŭ-Kolumba trans-oceana kontakto.

Kvankam la vikingaj veturantoj kaj koloniistoj estis konsiderataj el multaj vidpunktoj en historio kiel malhumanaj rabistoj, kelkaj historiaj dokumentoj sugestas ke la invado fare de ili de aliaj landoj estis tialigita de troloĝado, komercado, kaj manko de eltenebla agrikulturo en ties hejmlando. Informado pri la Vikinga erao estas elprenita ĉefe el unuarangaj fontoj de arkeologio, helpitaj de duarangaj fontoj kiel la Islandaj Sagaoj.

  1. Forte, p. 2

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search