Vikipedio:Elstaraj artikoloj


Elstaraj kaj legindaj artikoloj:

La elstaraj artikoloj estas la plej informplenaj kaj bonstilaj artikoloj de la esperantlingva Vikipedio. Ekzistas striktaj kriterioj por elstaraj artikoloj. Legu ankaŭ Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj.

Fakte, la elstaraj artikoloj konstituas etan elekton: inter la 355 952 artikoloj de nia enciklopedio, nur 312 estis akceptitaj en la liston de elstaraj artikoloj, tio estas proksimume 0.88‰.

Por aligi artikolon al la listo de elstaraj artikoloj, ĝi devas plenumi ĉiujn kriteriojn por elstaraj artikoloj. Se vi trovas, ke iu artikolo jam plenumas ĉiujn ĉi kriteriojn, sed ankoraŭ ne estas listigita kiel elstara artikolo, proponu ĝian listigon ĉi tie.

Elstaraj artikoloj estas bonaj kandidatoj por la artikolo de la semajno, kiu aperas sur la Ĉefpaĝo.

Estus bone, ke ni klopodu por traduki Esperanten nacilingvajn artikolojn elektitajn tie kiel «elstaraj artikoloj». Estus ankaŭ bone, ke ni traduku nacilingve niajn brilaĵojn.



© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search