Vikipedio:Emblemoj

Por la propra emblemo de Vikipedio vidu la anglan paĝon en:Wikipedia:Logos and slogans.


Emblemoj tre utilas por konfirmi ke diversaj varoj aŭ artikloj temas pri ekzakte la sama socia organismo (kompanio, organizo, evento...) - organismo kiu registris la grafikaĵon kiel "sian propraĵon". Tamen la proksima ligo inter la emblemoj kaj ĝiaj "posedantoj" kaŭzas, ke ilia uzo de iu alia ol la "posedantoj" estas jure problema, kvankam ke eble temas pri uzo tre favora al la posedanta socia organismo.

La kialo enmeti emblemon en enciklopedian artikolon similas al la kialo enmeti portreton de ekzemple fama aktoro en paĝon pri li. Plej multaj uzantoj de enciklopedio opinias, ke tia portreto estas utila informero en artikolo pri fama homo, kaj same ankaŭ emblemoj konsideriĝu "portretoj" de kompanio, organizo, evento ktp.

Tamen, kontraste al la fakto ke pri multaj homoj estas jure senprobleme ekhavi senkopirajtan portreton, la plej multaj firmaaj kaj organizaj emblemoj estas kopirajte protektitaj.

Tial ilia uzo devas konsideri al la vikipediaj gvidlinioj pri justa uzo de informoj.

La sekvaj gvidlinioj povas helpi certigi respekton al la kopirajtaj leĝoj:


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search