Vikipedio:Menciindeco

Ĉefaj reguloj
de Vikipedio


En Vikipedio, menciindeco laŭ la legantaro determinas ĉu afero meritas apartan artikolon. Informo en Vikipedio estu verkontrolebla. Plej baze: se mankas tria-partiaj fontoj pri la temo, ĝi verŝajne ne meritas apartan artikolon.

La koncepto menciindeco estas establita por eviti ne-enciklopediaĵojn. Determinante menciindecon ne dependas de famo, graveco, aŭ populareco -- kvankam tiaj ecoj povas plibonigi la akcepteblecon de temo kiu atingas la jenajn gvidpunktojn. Temo estas konsiderata kiel "menciinda" se ĝi atingas la jenajn punktojn kaj ne estas ekskluzivita de Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas.

Ĉi tiuj gvidpunktoj nur priskribas kiom taŭga estas temo por aperi en propra artikolo. Ili ne limigas la enhavon de artikolo. Por regularoj pri enhavo, vidu: Kopirajto, Neŭtrala vidpunkto, Kontrolebleco, Kio Vikipedio ne estas.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search