Vikipedio en Esperanto | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Retadreso | eo.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | esperanta |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 22-a de julio 2024 | |
Artikolnombro | 356 197 |
Profundeco | 17.1 |
Paĝoj | 801 561 |
Redaktoj | 8 783 935 |
Uzantoj | 226 081 |
Aktivaj uzantoj | 294 |
Administrantoj | 12 |
Dosieroj | 18 471 |
Vikipedio en Esperanto estis fondita la 6-an de novembro 2001 kiel 11-a lingvoversio de la interreta enciklopedio Vikipedio kaj nuntempe enhavas 356 197 artikolojn kaj 294 aktivajn redaktantojn. Ĝia fondinto estas konsiderata la usona esperantisto Chuck Smith. Esperantistoj kontribuis ankaŭ al la fondiĝo de kelkaj pliaj lingvoversioj de Vikipedio (ĉeĥa, slovaka, oseta, svahila) kaj la enkonduko de subteno de la Esperanta alfabeto en januaro de 2002 malfermis la vojon por la alfabetoj de aliaj lingvoj kaj plifruigis la transiron de la tuta Vikipedio al la normo Unikodo.[1]
Laŭ la nombro de artikoloj ĝi estas la 36-a plej granda lingvoversio de Vikipedio.[2] Laŭ deveno de la redaktantoj estas la Vikipedio en Esperanto el ĉiuj lingvoversioj la plej internacia.[3] Vikipedio en Esperanto estas ankaŭ la entute plej granda enciklopedio verkita en konstruita lingvo aŭ planlingvo.[4][5]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search